Silezia-germana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
}}
[[Dosiero:Schlesien Karte Dialekte Vorläufig.png|200px|dekstra]]
La '''silezia-germana lingvo''' (silezie ''Schläsisch'', ''Schläsch'', kelkfoje ankaŭ ''Schläs'sch'', [[germane]] ''Schlesisch'') estas dialekto de la germana lingvo, kiu ĝis la jaroj [[1946]]/[[1947]] estis vaste parolata en la germanlingva provinco [[Silezio]] de [[Prusio]] respektive de la [[Germana Regno]], la sudorienta parto de tiuj regnoj, kaj en proksimaj limaj regionoj de norda [[Bohemio]] kaj norda [[Moravio]]. Ĝis 1945, 96 procentaĵoj de la germanlingvagermanlingvanoj en la provinco Silezio parolis la variaĵon de la dialekto, sume proksimume sep milionoj da homoj. Kadre de la [[Pola Popola Respubliko|teritoria "translokiĝo" de Pollando post la Dua Mondmilito]] praktike ĉiuj germanlingvanoj oriente de la [[Odro-Niso-limo]] estis forpelitaj okcidenten ĝis la vintro 1946/1947, kaj kontinua dialekta teritorio ne plu ekzistis. Multaj forpelitaj parolantoj de la silezia dialekto provis konservi sian lingvaĵon en siaj familioj kaj en kulturaj kunvenoj de la samdialektanoj. En la ne-komunisma [[Federacia Respubliko Germanio]], la okcidenta parto de Germanio kie la forpelitaj orientaj germanoj povis pli libere esprimiĝi ol en la komunisme kontrolita ŝtato [[GDR]] tuj okcidente de la Odro-Niso-limo. Sed tamen kompare malmultaj infanoj kaj nepoj de la denaskaj parolantoj de la dialekto, naskiĝintaj jam ekster Silezio, ekregis la dialekton je denaska nivelo. Tial nun nur malgranda malplimulto precipe en [[Germanio]], duavice ankaŭ en[[Pollando]] kaj la [[Ĉeĥa Respubliko]], plu praktike parolas la dialekton, kaj ĉar iom post iom la denaskaj parolantoj de ĝi, naskiĝintaj ankoraŭ antaŭ [[1945]] en "germania Silezio", formortas, la dialekto same konsideratas laŭgrade formortanta.
 
En la dialekta kontinuo de la germana lingvo, la silezia-germana lingvo cetere konsideratas aparte proksima al la [[Frankonio|frankonia dialekto]], ĉar en la mezepoko aparte multaj frankonoj kiel setlistoj venis al Silezio kaj per sia dialekto aparte influis la regionan lingvaĵon.