Henri Micard: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
Li estis filo de laboratori-helpanto ĉe Instituto Pasteur.
Kiam li estis infanaĝa, la gepatroj sendis lin al la patrinaj geavoj, apud [[La Flèche]].
Post kiam li estis 3 jaroj-jara, la gepatroj venis loĝi en tiu ĉi regiono ([[Sarthe]]) kaj Henri povis vivi ĝoje kun ili, ĝuante la kamparon. Li ankaŭ bone lernis kaj intencis fariĝi inĝeniero.
 
Malfeliĉe, kiam li aĝis je 12 jaroj, li ricevis kuglon en la genuo (ĉas-akcidento) kaj fariĝis kriplulo. Sekvis multe da klopodoj kaj zorgoj, sed li sukcesis per sia volo, kaj la helpo de sia kuzino Marie-Thérèse, denove paŝi.
Finfine (1918), li fariĝis instruisto en la elementaj lernejoj. En aŭgusto 1919, li edziĝis kun [[Ĝermolisto_de_francaj_esperantistoj#Marie-Therese_Micard|Marie Thérèse]].
 
Dum sia kariero, Henri Micard estis ankaŭ vilaĝa administra sekretario, sed li multe agis por helpi siajn samvilaĝanojsamvilaĝanojn (precipe la infanojn kaj junulojn) distriĝi kaj kleriĝi. Li senlace laboris kun sia edzino, eĉ dimanĉe, por organizi festojn kaj vojaĝojn. Li estis ano de la pedagogia movado de [[Celestin Freinet]] (''Institut Coopératif de l'Ecole Moderne''). Li ankaŭ aliĝis al la sindikato (SNI, ''Syndicat National des Instituteurs'') kaj agadis en ĝi.
 
Ekde 1921, li fariĝis esperantisto, eklernis la lingvon. En 1934 li partoprenis en la "somera lernejo" organizita de [[Honoré Bourguignon]] en Bretonujo. En la sekvaj jaroj fondiĝis la GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) kies Ĝenerala Sekretario estis Henri Micard. Post la [[dua mondmilito]], la someraj lernejoj denove okazis, sed estis malfacile trovi ĉiujare novan lokon por organizi tiujn aranĝojn.
Sennoma uzanto