Blazono de Liĥtenŝtejno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
* La unua parto montras kronitan nigran aglon kun lunforma, tribranĉa ornamaĵo, kies centra branĉo finiĝas per kruco kaj la flankaj du per [[trifolio]]: ĝi estas simbolo de la historia germana teritorio [[Silezio]] (en simila formo, sen pintaj trifolioj, poste transprenita por la [[Malsuprasilezia Provinco]] de nuna Pollando).
 
[[dosiero:Coat of arms of Liechtenstein Lesser.svg|eta|maldekstra|100px|<center>malgranda ŝtata blazono de Liĥtenŝtejno]]
* La dua parto montras verdan, stiligitan [[florkrono]]n el [[ruto]]j, antaŭ nigra-ora horizontale striata fono: ĝi estas la signo de la aŭstra malaltnobela dinastio ''Kuenringer'', kiu formortis en 1594, kaj en 1620 la germana imperiestro [[Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 2-a]] permesis al la tiutempa grafo de Liĥtenŝtejno uzi la pro la formorto "liberan" dinastian nomon. La blazono de la germana historia reĝlando kaj nuna federacia lando [[Saksio]] cetere tre similas, sed malgraŭ pluraj kontaktoj ne estas klara pruvo ke la dinastio ''Kuenringer'' parencis al reganta dinastio de Saksio.
 
* La tria parto vertikale dividatas je ruĝa kaj blanka duonoj: ĝi estas la signo de la mezepoka lando ''Herzogtum [[Opava|Troppau]]'', ĉeĥe ''Opavské knížectví'', pole ''Księstwo Opawskie'' en [[Moravio]], el kiu fontis la posta lando ''Herzogtum [[Jägerndorf]]'', posedaĵo de la liĥtenŝtajnanoj.
 
* La nigra aglo kun kapo de [[virgulino]] en la kvara parto, blazono de la orientfrisa nobela familio ''Cirksena'', reprezentas la graflandon [[Rietberg]],