Porko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 99:
===Cicordo===
Ĉe porkoj, [[Dominado (etologio)|domin-hierarkioj]] povas esti formitaj en tre frua aĝo. Bredporkidoj estas tre frumaturaj kaj kelkajn minutojn post esti naskitaj, aŭ foje eĉ post sekundoj, ili provos mamsuĉi. La porkidoj estas naskitaj havantaj jam akrajn dentojn kaj ili batalas por evoluigi cicordon ĉar la antaŭaj cicoj produktas pli grandan laktokvanton. Post kiam tio iĝas establite, tiu cicordo restas stabila kaj ĉiu porketo tendencas manĝi de speciala cico aŭ grupo de cicoj.<ref name="CluttonBrock, (1987)"/> Estis montrite ke stimulo de la antaŭaj cicoj ŝajnas esti grava en kaŭzado al lakto-liverado<ref name="Fraser, (1973)">Fraser, D., (1973). The nursing and suckling behaviour in pigs. I. The importance of stimulation of the anterior teats. British Veterinary Journal, 129: 324-336</ref> tiel ĝi eble estos favora al la tuta liberigo por havi tiujn cicojn okupitaj per sanaj porkidoj. Uzante artefaritan porkinon por eduki grupojn de porketoj, estis determinite ke rekono de cico en speciala areo de la mamaro dependis komence de vida orientiĝo per referencpunktoj de la mamaro por trovi la areon, kaj poste de la flarsento por la pli preciza serĉo ene de tiu areo.<ref name="Jeppesen, (1982)">Jeppesen, L.E., (1982). Teat-order in groups of piglets reared on an artificial sow. II. Maintenance of teatorder with some evidence for the use of odour cues. Applied Animal Ethology, 8: 347-355</ref>
 
==Sensoj==
Porkoj havas panoraman vidkapablon de ĉirkaŭ 310° kaj [[Duokula vidkapablo|duokulan vidkapablon]] de 35° ĝis 50°. Estas opiniite ke ili ne havas okulmoveblon;<ref>{{cite web|url=http://animalbehaviour.net/JudithKBlackshaw/Chapter3e.htm|title=Animalbehaviour.net (Pigs)|accessdate=9a de decembro 2012}}</ref> aliaj bestoj kiuj ne havas okulmoveblon, ekz. ŝafoj, levas siajn kapojn por vidi malproksimajn objektojn.<ref>{{cite web|url=http://animalbehaviour.net/JudithKBlackshaw/Chapter3b.htm|title=Animalbehaviour.net (Sheep)|accessdate=9a de decembro 2012}}</ref> La amplekso laŭ kiu porkoj havas kolorvidon daŭre estas fonto de iu debato, aliflanke, la ĉeesto de konusĉeloj en la [[retino]] kun du apartaj ondolongaj sentemoj (bluaj kaj verdaj) indikas ke almenaŭ iu kolorvido ĉeestas.<ref name="Lomas et al., 1998)">Lomas, C.A., Piggins, D. and Phillips, C.J.C., (1998). Visual awareness. Applied Animal Behaviour Science, 57: 247-257</ref> Porkoj estas scivolemaj kaj tio devus esti memorita kiam okazas movado de ili. Se ili ne estas urĝigitaj kaj povas esplori kien ili iras antaŭen, ili povas esti movitaj per multe malpli fortostreĉo.
 
Porkoj havas bone evoluintan flarsenton kaj ties uzado estas profitita en Eŭropo kie ili estas trejnitaj por lokalizi subterajn [[trufo]]jn. Flaraj prefere ol vidaj stimuloj estas uzitaj en la identigo de samspeciuloj.<ref name="Houpt, (1998)">Houpt, K.A., (1998). Domestic Animal Behavior for Veterinarians and Animal Scientists. 3rd edition. Iowa State University Press, Ames.</ref> Ankaŭ aŭdado estas bone evoluinta kaj lokalizo de sonoj estas farita per movado de la kapo. Aŭdaj stimuloj estas utiligitaj grandskale de porkoj kiel komunikilo en ĉiuj sociaj agadoj.<ref name="Gonyou, (2001)">Gonyou, H.W., (2001). The social behaviour of pigs. In "Social Behaviour in Farm Animals", eds. Keeling, L.J. kaj Gonyou, H.W. CABI, Oxford.</ref> Alarmo aŭ evit-devitaj stimuloj estas elsenditaj al samspeciuloj ne nur per aŭdaj signalvortoj sed ankaŭ de [[feromono]]j.<ref name="Vieuille-Thomas and Signoret, (1992)">Vieuille-Thomas, C. and Signoret, J.P., (1992). Pheromonal transmission of an aversive experience in domestic pigs. Journal of Chemical Ecology, 18: 1551-1557</ref> Simile, rekonado inter la porkino kaj ŝiaj porkidoj estas farita per flaraj kaj laŭtgruntaj signalaĵoj.<ref name="Jensen and Redbo, (1987)">Jensen, P. and Redbo, I., (1987). Behaviour during nest leaving in free ranging domestic pigs. Applied Animal Behaviour Science, 18: 355-362</ref>
 
== Diversaĵoj ==