Okcidentsunda tarsio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Animaloj}} → {{Portalo|Zoologio}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Kera hantu Sarawak.jpg|thumb]]
La '''okcidentsunda tarsio''' ''(Tarsius bancanus)'' apartenas al [[Mamuloj|mamula]] familio de [[tarsiedoj]] (''Tarsiidae''). Ĝia korpo longas 12–15&nbsp;cm, la vosto 18–23&nbsp;cm, pezas 120 gr. Ĝi havas relative grandan, rondan kapon, mallongan nazon, grandegajn okulojn. Ĝia posta kruro estas pli longa ol la antaŭa, sed la manparto estas longiĝinta. La maldikaj fingroj finiĝas en ungoj kaj ĝi havas adherajn disketojn sur la fingroj. La okcidentsunda tarsio povas turni la kapon je 180 <sup>o</sup>.
 
La okcidentsunda tarsio vivas en arbaroj, [[manglejo]]j kaj ĉe [[kultivejo]]j de [[Sudorienta Azio]], grandparte en [[Borneo]], parte en [[Sumatro]]. Ĝi vivas sola, aktivas nokte, nutras sin ĉefe el insektoj kaŝkaptante la predon (ĝi ne ĉasiras aktive). Se ĝi rimarkas predon, ĝi saltas sur ĝin kaj kaptas per la antaŭa kruro, murdas tion per mordo. Ĝi kapablas salti je distanco ĝis 5 m. Ĝi havas tre bonajn aŭd- kaj flar-kapablojn.