Kaluga provinco: Malsamoj inter versioj

2 669 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
 
=== Akvujoj ===
Kaluga provinco estas riĉa je surteraj akvujoj. Estas kelkaj miloj da diverslongecaj riveroj kaj riveretoj. En centra kaj suda parto de la provinco estas akvodislimo de [[Kaspio]] ([[Volgo]]) kaj [[Nigra Maro]] ([[Desna]]).
{{Malplena sekcio}}
{{ĉefa|Listo de riveroj en Kaluga provinco (Rusio)}}
La plej longa rivero estas [[Okao]], tamen al Kaluga provinco apartenas nur eta ĝia parto (ĉe Okao situas ankaŭ urbo Kaluga). Tra la provinco tute aŭ parte fluas grandaj alfluantoj de Okao: [[Ugra]], [[Protva]], [[Ĵizdra]] kaj aliaj.
 
En Kaluga provinco mankas grandaj lagoj. Multaj etaj lagoj situas en estintaj riverherbejoj de Okao kaj ĝiaj grandaj alfluantoj. Sur riveroj de Kaluga provinco estas kelkaj artefaritaj baraĵlagoj kaj riveretoj; plej granda el ili estas [[:ru:Ломпадь|Lompado]] en distrikto Ludinovo.
 
Ekzistas marĉoj; entute ili okupas malpli ol 1% de la tuta teritorio (ne multe kompare kun Rusio entute).
 
En la provinco estas multaj akvofontetoj; kelkaj el ili estas uzataj por akiro de pura akvo kaj popularaj en Centra Rusio; aliaj estas malpuraj kaj neuzeblaj. Multaj akvofontoj (proksimaj al loĝlokokoj kaj monaĥejoj) estas konsiderataj sanktigitaj en ortodoksismo, multaj havas proprajn nomojn.
 
=== Grundoj ===
En Kaluga provinco estas multaj tipoj de grundoj, plejparte meze bonkvalitaj por agrikulturo.
 
=== Flaŭro kaj bestaro ===
[[Dosiero:Zyablik.jpg|eta|Fringo]]
Arbaroj okupas 44 % de la tuta teritorio. Plej multe da arbaroj estas en nord-okcidenta parto (laŭ limo kun Smolenska provinco), en suda parto ([[Brjanska-Ĵizdra arbarujo]]), en kelkaj aliaj lokoj. Superas betuloj, pinoj, kverkoj, abioj, aceroj. En Kaluga situas [[Kaluga urba arbaro]].
 
Malplian areon okupas herbokampoj.
 
En Kaluga provinco vivas preskaŭ 400 specioj de [[vertebruloj]] kaj kelkaj miloj de [[senvertebruloj]]. Estis registritaj 267 birdaj specioj (el ili 177 laŭ kovejo).
 
=== Ekologiaj problemoj ===
Kaluga provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro [[Nuklea akcidento de Ĉernobilo|Ĉernobila katastrofo]]. Granda areo (ĉefe la suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata dangera por loĝado. Grave malpurigitaj estas (tute aŭ parte) 5-10 distriktoj el 24; 9 distriktoj havas loĝlokojn kun oficiale speciala statuso, en 3 (distriktoj [[Distrikto Ĵizdra (Kaluga provinco)|Ĵizdra]], [[Distrikto Ĥvastoviĉi (Kaluga provinco)|Ĥvastoviĉi]], [[Distrikto Uljanovo (Kaluga provinco)|Uljanovo]]) estas loĝlokoj "kun rajto de transloĝiĝo"<ref> [http://www.zaki.ru/pagesnew.php?id=8729 Oficiala dekreto de registaro kaj listo da loĝlokoj situantaj en zonoj de radioaktiva malpureco post Ĉernobila katastrofo] (ruse)</ref>.
 
== Historio ==
12 274

redaktoj