Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 209:
==Por ADLS==
Saluton. mi preparis antaŭ nelonge artikolojn pri [[Argentino]] ĉefe kaj ankaŭ iom pri [[Bonaero]]. Eble ili taŭgus por la semajnoj antaŭ la UKo tie. Tio estus la 2a de julio ĝis la lasta de julio kun komenco de aŭgusto tio estus 28a al 31a semajnoj, se mi bone kalkulis. Nune ambaŭ estas proponitaj por Elstaraj artikoloj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj#Proponoj inter aliaj proponitaj artikoloj. Mi supozas, ke la partoprenantaro de la UKo povos aprezi Vikipedion tiam. Se vi havas sugestojn, rimarkojn, malakceptojn ktp., bonvolu kontakti min. Vidu la debaton ĉe [[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch#Por ADLS]].--[[Uzanto:Seminario|Seminario]] ([[Uzanto-Diskuto:Seminario|diskuto]]) 07:46, 23 Jun. 2014 (UTC)
 
==Neregula konduto==
Saluton, Darkweasel94.
Mi skribas al vi, por informi pri la ebla neregula konduto de la uzanto [[Uzanto:Pino|pino]] en la diskutpaĝo de la artikolo Pedofilia movado. Antaŭ kelkaj monatoj tiu ĉi uzanto kreis sekcion kun la titolo "Vikipedio kaj pedofilio", kie li alportis nenion al la diskuto pri la artikolo, sed nura ligilo al sensaciisma novaĵo de 2008, kiu celas kriminaligi la artikolojn traktantajn pri pedofilio, ties kunlaborantojn kaj Vikipedio mem. La intenco de pino ŝajnis nur polemiki kaj kriminaligi mem la koncernatan artikolon. Nun, antaŭ kelkaj tagoj, la sama uzanto pino aldonis du pliajn ligilojn, ĉi-foje al diskuto de iu diskutpaĝo de la franclingva Vikipedio kaj de iu forumo ambaŭ entenantaj misfamigajn deklarojn kontraŭ uzantoj de Vikipedio (mi inter ili) kaj celantajn cenzuron de ties kontribuoj. Mi opinias, ke la kontribuoj kaj la konduto de la uzanto pino en la diskutpaĝo de Pedofilia movado celas nur polemiki, kriminaligi, misfamigi kaj sproni la cenzuron kaj alportas nenion utilan por plibonigi la artikolon. Mi eĉ demandas al mi, ĉu ili estas ekster la reguloj de Vikipedio. Do, mi petas, ke tiaj kontribuoj estu kontrolataj, ke oni forigu la sekciojn aŭ ligilojn entenantajn misfamigojn al mi kaj aliaj uzantoj kaj ke de nun oni klopodu eviti tiajn drivadojn al polemiko, misfamigo kaj cenzuro. Dankon pro via atento.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 13:02, 18 Nov. 2014 (UTC)