Kafosurogato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
Kafanstataŭaĵo el rostitaj figoj probable ekestis ekde la mezo de la 18a jarcento en norda Italujo. La unua mencio de tiu kafsurogato en Germanujo okazis en 1858.<ref>Christhard Schrenk kaj Hubert Weckbach: ''„… für Ihre Rechnung und Gefahr“ – Rechnungen und Briefköpfe Heilbronner Firmen'', Stadtarchiv Heilbronn 1994, S. 108.</ref> <ref>[http://genuin.linŭ5.webhome.at/index.php?id=1072 Imperial Bohnen- und Feigenkaffee] abgerufen am 5. Dezember 2011</ref>
 
La fama mirakla resamigantoresaniganto [[Arthur Lutze]] el [[Köthen]] inventis en la mezo de la 19a jarcento la unuan „sanec-kafon“. Ĝia ingredienco estis ĉefe hordeo. Tie la produkto estis produktata ĝis la komencaj jaroj de la 20a jarcento laŭ la nomo „Wittigs Gesundheits-Kaffee“ (sanec-kafo de Wittig). Dum la „Tria Regno“ (1933–1945) ekestis en Germanujo la esprimo Kafo-surogat-ekstrakto. La ŝtato administris tiun produkton ĝis la komencaj jaroj de la Federacia Respubliko Germanujo. En tiu tempo kafo estis raraĵo. En la gastejo oni tiam ofertis ankaŭ „Germanan Kafon“, plibeliga vorto por kafsurogato. La plej granda poduktanto tiam estis la firmao „Gebr. Linde G.m.b.H.“, ekde 1973 Nestlé Food Service).
 
Ekde kelkaj jaroj „cereala kafo“ aŭ „fruktkafo“ estas ŝatataj de la naturnutraĵa movado, ĉar tiuj surogatoj havas la reputacion esti pli sana ol vera kafo. Gravas ankaŭ, ke ili ne enhavas [[kafeino]]n.