Ŝolom Alejĥem: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
En [[1876]] li finis la studojn en la lernejo kaj eklaboris kiel privata instruisto. Unu el liaj studentoj estis Golde Loeva, filino de riĉa juda entreprenisto. Li instruis ŝin dum tri jaroj kaj eventuale ili enamiĝis unu en la alia. Kvankam la patro de Golde ne volis ke ŝi edziniĝu al malriĉa instruisto, ili fuĝis kaj geedziĝis en [[1883]]. Poste Ŝolom Alejĥem priskribis similan epizodon en sia romano ''Tevje la laktovendisto''. La paro vivis kune ĝis la morto de Ŝolom Alejĥem kaj havis ses infanojn.
 
 
[[Dosiero:Sholem Aleichem Kiev.jpg|eta|maldekstra|<center>monumento de Ŝolem Alejĥem en [[Kievo]]]]
[[Dosiero:Monument to Sholem Aleichem.jpg|eta|<center>monumento de Ŝolem Alejĥem en [[Moskvo]]]]
Ekde [[1883]] Ŝolom Alejĥem venis al la konkludo ke la judoj devas havi propran literaturon en komuna lingvo. Kiel tiun lingvon li elektis la jidan, ĉar la [[hebrea lingvo|hebrea]] estis tiutempe ne tre populara kaj konata plejparte inter klerularo, sed ne inter simplaj judoj. Ekde tiu tempo li verkis precipe en la jida, krom kelkajn malgrandajn eseojn kaj artikoletojn en la rusa kaj la hebrea. Post la morto de sia bopatro li ricevis grandan heredaĵon, kiun preskaŭ tute malŝparis por eldono de jidlingva literatura almanako ''Di Yidishe Folksbibliotek'' (די יידישע פֿאָלקסבאיבלאיאָטעק, ''La jida popola biblioteko'') kaj al subteno de junaj jidaj verkistoj.