Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
== Vivo ==
Post la frua morto de sia edzino Ernst August la 2-a ŝi iĝis testamente ununura kuratorino de ambaŭ filoj kaj reganto de la lando (ĝis 1775). Ŝi sukcesis, malgraŭ sia juneco kaj nesperto, danke al la helpo de sagaj konsilistoj, gvidi la landon sen fari ŝuldojn. Ŝi regis la landon tre humanece. Dum la malsatmizero de 1771-72, kiam mortis multo da homoj kaj bestoj, ŝi faris ĉion eblan por havigi nutraĵojn al siaj subigitoj. En 1771 ŝi dungis [[Christoph Martin Wieland]] kiel edukiston de la infanoj, en 1773 sekvis [[Johann Wolfgang von Goethe]].
 
Ŝia preferata restadoloko estis, post la demisiado kaj transdonado de la povo al la filo [[Karolo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)|Carl August]], la proksime de Vajmaro situanta, idilieca [[Kastelo Tiefurt]] ĉe la rivero [[Ilm (alfluanto de Saale)|Ilm]]. En 1788 ŝi forvojaĝis al [[Italio]] kie ŝi restis du jarojn. Kiam francaj trupoj venis Vajmaron ŝi forlasis la urbon. Post la forbrulo de al Urba kastelo ŝi vivis en la t.n. [[Wittumspalais (Weimar)|Vidvina palaco]], kien ŝi regule invitis artistojn kaj gravulojn por renkontiĝoj kulturaj. Ŝi fondis la teatrejon ''Deutsches Schauspiel'' kaj povas esti konsiderita la patrino de la vajmara muzeoj.
 
Goeto donas al ŝi la karakteron de "nedifinebla virino" kaj "perfekta princino kun perfekte homaj sentoj". En la tri grandaj partoj de sia vivo (regantino; fondinto de la vajmara muzema kortego - ĝis la vojaĝo en Italion; konservantino de sia vivoverko) ŝi ege influis la spiritan vivon de la tuta lando. Intertempe si estis eĉ en la centro de la vajmara muziko: ŝiaj komponaĵoj estis ege amatoraj farite kun diligenteco kaj klereco. Ŝi mem trejnitis fare de la tiam plej bona muzikisto en Vajmaro, [[Ernst Wilhelm Wolf]].
 
== Verkoj ==