Reformacio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
La '''reformacio''' (ankaŭ majuskle) aŭ '''Protestanta Reformado''' estis eklezidisigo de la [[okcidenta kristanismo]] deĉenigita dum la [[16-a jarcento]] tempe de la papo [[Leono la 10a]]. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la [[Katolika Eklezio]] en la [[Okcidenta Eŭropo]], speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel '''Protestanta Reformacio''', ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la [[apero de kristanismo|primitiva kristanismo]] kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.
Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la [[Mezepoko]], kiel la movado de la [[Devotio Moderna]] en [[Germanio]] kaj [[Nederlando]], kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de [[Kristo]]. Krome, la dua generacio de la [[humanismo]] sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro [[Marteno Lutero]], kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la [[Biblio|Sanktaj Skribaĵoj]]. En 1517 li publikigis siajn [[Naŭdek kvin tezoj|Naŭdek kvin tezojn]] kontraŭ la [[indulgenco]]j. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon de la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de [[indulgenco]]j", laŭ Lutero, vera forkapto de la [[Evangelio]], kiu devus esti libere predikata, ne vendata. Li insistis ke la papo ne havas aŭtoritaton super la [[purgatorio]] kaj ke la katolika doktrino de la meritoj de la sanktuloj ne havas bazon en la evangelioj.
La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis [[Marteno Lutero]] kaj [[Johano Kalvino]].
|