La bona lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
'''La bona lingvo''' estas titolo de libro verkita de [[Claude Piron]]. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis [[Pro Esperanto]] en Vieno, en [[1989]], kaj [[Internacia Esperanto-Muzeo]] de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], en [[1997]] (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117).
 
== La libro ==
Certe laŭ esperantistoj la bona lingvo estas [[Esperanto]], sed kiuj estas entute la kriterioj por lingva boneco? En tiu ĉi libro Claude Piron priparolas tiujn laŭ sia vidpunkto.
Li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo.
Linio 23:
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton "la bona lingvo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.
 
== Vendado ==
"La bona lingvo" tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.
 
== Prilingva grupo ==
La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de [[Anna Lowenstein]] kaj [[Renato Corsetti]], kelkfoje kromnomata ''bonlingvismo'' aŭ ''bonalingvismo''. Ĝi provas apliki la pironajn principojn de pliŝato por ne-eŭropaj vortoj, por fundamenteco kaj precipe por kunmetoj, tiel donante novan vizaĝon al la tradicia batalo kontraŭ "[[neologismo]]j".
 
Tiu grupo agas kiel premgrupo per prelegoj, artikoloj kaj lingvaj rimarkoj en retgrupoj, per kritikado de [[Piv|PIV]] kaj eventuale aliaj vortaroj, de poetoj kaj de literaturistoj ĝenerale.
Linio 33:
La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas la vortliston "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn al nefavorataj vortoj (ekzemple "abatiso → arbobaraĵo, aberacio → devojiĝo de la normo, abdomeno → ventro"...).
 
== Literaturo ==
* '''1990''': [[Rikardo Ŝulco|Ŝulco, Rikardo]]. Pirono Klaŭdjo kaj la malbona lingvo. [[Paderborno]]: Esperanto-Centro 1990, 27 p. (kritika eseo el vidpunkto de la [[Analiza Skolo]]).
* '''1990''': [[Baldur Ragnarsson|Ragnarsson, Baldur]]. Recenzo en: [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] ([[UEA]]) 1990/2 (1010), p. 32
* '''1990''': [[Jacques-Franky Farjon de Lagatinerie|Farjon de Lagatinerie, J.-F.]] Recenzo en: [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] ([[UEA]]) 1990/2 (1010), p. 34
Linio 42:
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[La mava lingvo]], eseo, parte respondo al "La bona Lingvo", fare de [[Jorge Camacho]]
* [[La normala lingvo]], eseo pri sama temo, fare de [[Toño del Barrio]]
 
== Eksteraj ligojligiloj ==
* [http://rano.org/piron/ La bona lingvo], teksto de la unua eldono
* [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/la_bona_lingvo.html Recenzo], fare de Don Harlow (esperante)
* [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5574 La bona lingvo], en katalogo de UEA (esperante)
* [http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html La mava lingvo], de Jorge Camacho (esperante)
* [http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/ La normala lingvo], de Toño del Barrio (esperante)
* [http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo Retmesaĝa diskutlisto, en kiu oni praktike aplikas la ideojn de "La bona lingvo"]
* [http://www.bonalingvo.org/ "La bona lingvo"], de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti. Enhavas interalie vortaron de [http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj_-_enkonduko Simplaj samsignifaj vortoj].
 
{{DEFAULTSORT:Bona lingvo|La}}