Naziismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{TemasPri|naziismo, do la ideologio de nacia socialismo|la ĝenerala emo opinii nacion socia fundamentaĵo|[[naciismo]]}}
'''Naziismo''' aŭ '''nacisocialismo''' estas [[ideologio]], kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en [[Nazia Germanio|Germanio]] en la jaroj [[1933]]-[[1945]]. La partio de la germana naziismo nomiĝis [[NSDAP|Nacisocialisma Germana Laborista Partio]].
 
La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en [[FRG|Federacia Respubliko Germanio]] estis preferita. Ja en la [[germana lingvo|germana]] "''Nationalsozialismus''" sugestas proksimon al [[socialismo]]. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde [[1990]]) unuigita [[Germanio]]. En [[GDR]] oni ĝenerale parolis pri "[[faŝismo]]" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto ''nacisocialismo'' estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la [[marksismo]] ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas [[rasismo]]n kaj [[eŭgeniko]]n.
Linio 6:
== Ĉefaj trajtoj de la naziismo ==
[[Hans Frank]] diris en la [[Nurenberga proceso]]: "''ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj''", sed oni povas skizi kelkajn '''ĉefajn trajtojn''':
* [[rasismo]], precipe [[kontraŭjudismo]], kiu kulminis en la [[holokaŭsto]] kaj "plimultigo" de la [[reganta raso]] en la [[vivospaco]]
* antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. [[rasteorio]])
* [[eŭgeniko]], "[[rashigieno]]"
* kontraŭmarksismo/[[kontraŭkomunismo]]/kontraŭbolŝevismo
Linio 26:
== Enpotencigo de la naziismo ==
{{Ĉefartikolo|Historio de Germanio}}
En la jaro [[1932]] la naziisma partio [[NSDAP]] atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 [[Adolf Hitler]] iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la ([[30-a de januaro|30-an de januaro]] [[1933]]) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo ([[Reichstag]]) kaj kulpigis la komunistojn ([[KPD]]). Tio ebligis al la regna prezidento [[Hindenburg]] laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la [[plenpoviga leĝo]], por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de [[KPD]] kaj per pakto kun la [[Centro]]. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter [[ekzekutivo]] kaj [[leĝdona povo]], igis sin mem superflua.
 
== Principoj kaj pluevoluo ==
Linio 36:
=== Naziismo kaj Esperanto ===
 
Naziismo rigardis Esperanton kiel lingvon de la [[judoj]]; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. Ŝajne, en unua tempo, tiu ne estis notebla: [[Paul Hübner]] en "[[Dia Regno]]" 4/1933 atentigis la eksterlandajn [[KELI]]-anojn, ke "la ateisma ondo" estas haltigita kaj ke "la kristanismo estas savita" en Germanio. La Germana Esperanta Asocio provis pluvivi danke al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam [[Herbert Wohlfahrt]] (tiam 22-jara), kreis [[Nova Germana Esperanto-Movado|Novan Germanan Esperanto-Movadon]] kaj jam en [[1933]] la Germana sekcio eliris la [[Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj|Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj]]. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en [[1934]] (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en [[Germanio]], kvankam toleris la ekzistado de asocioj.
 
Pamfletoj citante Hitleron estis disdonitaj tra la Germanio diris:
Linio 59:
En Germanio kelkaj esperantistoj estis arestitaj kaj senditaj en [[koncentrejo]]jn nur pro ilia agado por Esperanto; aliajn oni arestis unuavice pro ilia juda deveno aŭ ilia ĝenerala [[pacifismo|pacifisma]] engaĝiĝo. Al la viktimoj de la naziismo apartenas ankaŭ ĉiuj tri infanoj de Zamenhof. Ili estis arestitaj jam en januaro [[1940]]. La solan filon de Zamenhof, [[Adam Zamenhof|Adam]], oni tuj poste mortpafis; la filinojn [[Zofia Zamenhof|Zofia]] kaj [[Lidja Zamenhof|Lidja]] oni sendis en [[1942]] al la koncentrejo [[Treblinka]], kie oni mortigis ilin en aŭgusto respektive oktobro de la sama jaro. La esperantisto kaj fondinto de la [[Una-Sancta-Movado]], [[Max Josef Metzger]], estis arestita en [[1943]] kaj kondamnita al morto pro "[[defetismo]]"; la [[17-a de aprilo|17-an de aprilo]] [[1944]] oni senkapigis lin.
 
== VidiVidu ankaŭ ==
* [[Blanka Rozo]]
* [[Dua mondmilito]]
* [[Listo de naziaj germanaj koncentrejoj]]
* [[Pioniroj de la nazia ideologio]]
* [[Eduko dum la naziismo]]
* [[Svastiko]]
* [[Gottfried Feder]]
 
== Bildaro ==