Zsigmond Móricz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sep krejceroj 1911
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:Rippl-moricz.jpg|thumb|pentraĵo de Rippl-Rónai pri Móricz Zsigmond]]
'''Móricz Zsigmond''' [mOric ĵigmond] ([[Tiszacsécse]], [[29-a de junio]] [[1879]] – [[Budapest]], [[4-a de septembro]] [[1942]]): [[verkisto]], [[novelisto]], [[ĵurnalisto]], [[redaktoro]], plej konata figuro de la hungara [[realisma prozo]] en la 20-a jarcento.

== Biografio ==
Li vizitis la reformatan gimnazion de [[Debrecen]], poste de [[Sárospatak]], [[Kisújszállás]]. Post abiturientiĝo li enskribiĝis al reformata [[teologio]], sed baldaŭ li ŝanĝis al jura fakultato kaj fine al filologio. Li ekverkis porgazetaĵojn dum la jaroj pasantaj en Debrecen. Aŭtune de 1900 li translokiĝis al la hungara ĉefurbo [[Budapeŝto]]. Li ne finis siajn studojn, pro la vivteno li eklaboris en diversaj oficoj poste iĝis ĵurnalisto. De 1903 ĝis 1909 li estis kunlaboranto de ''Újság'', liberala taggazeto. Li sukcese debutis en [[1908]], en la monata gazeto [[Nyugat]] [Njugat ~ okcidento] per la novelo ''Hét krajcár'' (Sep [[krejcero]]j). Post ties sukcesego, li destinis sin tute al la literaturo. Li iĝis per tiu novelo abrupte landkonata, fama verkisto. Ekde tiam li iĝis kunlaboranto de ''Nyugat'', eĉ ties ĉefredaktoro (1930-33) kun [[Mihály Babits]] [babiĉ mihaj]. Li estis militkampa raportisto dum la [[unua mondmilito]]: li desegnis per siaj raportoj konsternan bildon pri la militaj suferoj de la hungaraj soldatoj (''Vérben, vasban'' 1918 [''En sango, fero'']). Dum la [[Hungara Konsilantara Respubliko]], li estis ano de la verkista direktorio, pro tio li suferis ĝenadojn dum la a [[Miklós Horthy|Horthy-epoko]]. Liajn verkaĵojn kuraĝis aperigi longtempe nur la ''Nyugat'' [njugat].

== La [[naskiĝdomo]] ==
En 2006 evidentiĝis, ke oni prezentis dum jardekoj falsan naskiĝdomon de Móricz, pli modestan ol la vera. La fakta naskiĝdomo estis malkonstruita en 1970. La komunistoj volis prezenti malriĉan, kadukan, [[fragmito]]kovritan domon kiel naskiĝlokon de la ''verkisto de la malriĉuloj''. La vera domo estis lastatempe kovrita per [[ardezo]], kiu siatempe estis kuriozaĵo en tiu regiono de Hungario.

== En Esperanto aperis ==
[[Dosiero:Ĉiela birdo.jpg|Kovrilpaĝo de Móricz: Ĉiela birdo; HEA, 1979|220px|thumb]]

* Sep krejceroj (tr. Edmundo Sós, Marto 1911, p. 54-55)
* SEP KRAJCEROJ (Hét krajczár) , Tradukis Szalay, aperis : Budapest, 1961. "Hungara Vivo" 3−4-a numero
* JOŜKA SAMU KIŜ (Kis Samu Jóska) Tradukis Kr. Nyitray, aperis Budapest, 1968. "Hungara Vivo" 3-a numero
* SUZANNA EN KLAGENFURT, Zsuzsanna Klágenfurtban, Tradukis L. Tárkony, aperis Budapest, 1963. "Hungara Vivo" 1-a numero
* Barbaroj (V. Benczik), Hungara Antologio
* Tragedio (K. Bodó), Hungara Antologio
* La stipendio Hungara Vivo
* Malriĉaj homoj

Linio 25:
'''''Etaj etetaj'''''

Ajaj, iam

estis...

ĉu ne estis

eta

eteta

dometo

tie loĝis eta

eteta kateto.

Havis ĝi ja etajn

etetajn du bovojn,

ili trovis etan

etatan kukurbon.

Botojn prenis la eta

eteta kateto,

kie estas la etaj

etetaj bovetoj?

Ĝi traserĉis la etan

etetan arbaron,

sed ne trovas la etajn

etetajn vagantojn.

Ĝi trairas la etan

etetan herbkampon,

sed ne trovas la etajn

etetajn migrantojn.

Sed ĝi trovas etan

etetan kukurbon,

ĝi gin puŝas per eta

eteta gumboto.

Renversiĝis la eta

eteta kukurbo,

en ĝi estis la etaj

etetaj du bovoj.

Ĝi ekĝojis pro l'etaj

etetaj bovetoj:

jen finiĝas la eta

eteta fabelo!

trad.: [[Tibor Papp]]/aperis en DB

== Eksteraj ligojligiloj ==
* [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2h&datum=1911&page=72&size=45 Sep krejceroj en Marto 1911]

{{Vivtempo|1879|1942|Moricz, Zsigmond}}

[[Kategorio:Hungaraj verkistoj]]