Zef Luigj Mjeda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mirdita (diskuto | kontribuoj)
Plurestas multaj tradukaĵoj tre valoroj en Esperanton el la albana
+pn +kat
Linio 3:
En [[1958]] li renkontis la vjetnaman ambasadoron [[Nguyen Van Kinh]], kiu entuziasmigis lin pri Esperanto. De tiam Mjeda plene dediĉis sin al la lingvo — kiom tio eblis en komunista [[Albanio]]. Arestita kun absurdaj pretekstoj en [[1967]], forpelita el la instruistaro, li devis dum naŭ jaroj, ĝis la pensiiĝo, najladi kestojn en tabak-fabriko. Tamen, li neniam ĉesis aktivi por Esperanto: jen kaŝe instruis ĝin, jen tradukadis albanajn poemojn kaj fabelojn, jen kompiladis grandan vortaron.
 
Post la demokratiiĝo de la lando komence de la 1990aj jaroj li fine ekpovis grandskale aktivi, ĉefe en intelektulaj kaj religiaj medioj. Li aperigis la [[Esperanto-albana vortaro|dudirektan vortaron]] ''Fjalor Esperanto-shqip shqip-Esperanto'' (1993)<ref>Fjalor Esperanto-shqip / shqip-Esperanto. [Vortaro Esperanto-albana ĉ. 4.000 kapvortoj, albana-Esperanto ĉ. 8.000 kapvortoj]. Tiranë: 1993. 235 p. — 20 cm. Inkl. de 12 lingvolecionoj. </ref> kaj Esperanto-lernolibron por albanoj (1994). Pro liaj meritoj esperantistaj kaj aliaj, la albana prezidento distingis lin en 1994 per la titolo "Instruisto de la Popolo". Mjeda estis delegito de UEA kaj albana sekciestro de [[IKUE|Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ([[IKUE]]).
Plurestas sen publikigo multaj tradukaĵoj faritaj de Mjeda el albana en esperanton, interalie la tuta ciklo pri bravuloj (albana granda eposo), multaj fabeloj popiolaj kaj granda albana esperanta itala vortaro. Jam mortis lia edzino Anjeze sed pluvivas la filinoj kaj nepinoj same esperantistinoj.
 
==Fontoj==
 
[[Kategorio: Albanaj esperantistoj|Mjeda, Zef Luigj]]
[[Kategorio: Naskiĝintoj en 1921|Mjeda, Zef Luigj]]
[[Kategorio: Mortintoj en 2000|Mjeda,Zef Luigj]]
[[Kategorio: Esperanto-vortaristoj|Mjeda, Zef Luigj]]