Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Wien - Stephansdom.JPG|eta|dekstra|200px|Stefana Katedralo]]La [[katedralo]] de [[sankta Stefano]], situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde [[1469]]/[[1479]] [[episkopo|episkopa]] sidejo kaj ekde [[1723]] la ĉefpreĝejo de la [[arkiepiskopo]] de Vieno (kiu iĝis ĉefepiskopejo en 1722). Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge ''Steffl'' ([STEfl], Steĉjo).
 
La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj [[gotiko|gotikaj]] konstruaĵjojkonstruaĵoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua [[romaniko|romanika]] epoko (1230/40–1263) konserviĝis. Ekzistas kvar [[turo]]j: La plej alta estas la suda turo kun 136,4 metroj; la norda turo neniam finkonstruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tielnomataj [[pagano|paganaj]] turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.
 
Dum la epoko de la [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstri-Hungara monarkio]] estis malpermesite konstrui preĝejon pli altan ol la suda turo. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas fundamenton apenaŭ 4 metrojn profundan. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 [[sonorilo]]jn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. ''[[Pummerin]]'' ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de [[Eŭropo]] la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en [[Renesanco|renesancepoka]] sonorilejo.
158 424

redaktoj