Choe Taesok: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e hangulo
Chtaesok (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
| esperantiĝis en =[[1981]]
}}
'''CHOE Taesok''' - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk ({{Lang-ko|최대석}}, elparolata kiel [ĉŭe tesok]), naskiĝis lunkalendare la [[16-an de februaro]] [[1962]] en [[Gjongbuk]], [[Koreio]] - estas [[korea esperantisto]] kaj [[ĵurnalisto]]. Li esperantistiĝis en [[1981]], estas esperantlingva tradukisto de [[ŭonbulismo]], prizorganto de ĝia oficiala esperantlingva retejo, korespondanto de pluraj koreaj televidoj kaj radioj kaj de koreaj gazetoj. Li loĝas en [[Vilno]], [[Litovio]].
 
Magistro pri publika administrado ĉe la universitato Dankook en [[Seulo]] (1986). Magistro pri [[esperantologio]] ĉe la universitato ELTE en [[Budapeŝto]] (1997): Aljuĝita por Stipendio Ivo Lapenna en [[1999]]. Korespondanto de la korea televido KBS (2001-nun). Korespondanto de la semajngazeto Donga (2001-nun). Korespondanto de Korea Telecom Hitel (1998-2001). Reportero de la korea televido YTN.
 
Prezidanto de [[Korea Esperanto-Junularo]] (1989-1990). [[Komitato de TEJO|Komitatano A]] de [[TEJO]] (1989-1990). Prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (1985-1993). Redaktoro de la revuo La Espero el [[Koreio]] (1987-1994). Redaktoro de KEA-organo [[La Lanterno Azia]] (1995-1996). Ĝenerala sekretario de [[Korea Esperanto-Asocio]] (1993-1996). LKK-ano de la [[UK 1994|79-a UK en Seulo]] (1993-1994) kaj de la [[UK 2005|90-a UK en Vilno]]. Partopreninto de la UK-oj en 1991, 1992, 1993, 1994, 1995, 1996. Vojaĝinto dumtrijara en Eŭropo per Esperanto (1990-1993).

Redaktoro de "Zamenhof Malpravis en Kvieta Mateno" (1995). Tradukinto de "Vastas la Mondo, Multas Laboro" (1998). Tradukinto de "La Sankta Instruo de Ŭonbulismo" (1998). Tradukinto de "La Ĝongsana Instruo" (2000). Tradukinto de "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" (2003). Redaktoro de "Verkoj de Elpin" (2004).
 
== Eksteraj ligiloj ==