Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
) (diskuto | kontribuoj)
Ĉefe personnomoj
 
) (diskuto | kontribuoj)
Familinomoj
Linio 4:
*Unu aŭ du [[personnomo]]j
*La unua [[familinomo]] de la patro
*La unua [[familinomo]] de la patrino.
 
Ekzemple, ''[[Enrique IGLESIAS]] Preysler'' estas filo de ''[[Julio IGLESIAS|Julio José Iglesias de la Cueva]]'' kaj ''[[Isabel PREYSLER]]''.
 
Kvankam, laŭ dirite, oficiale oni havas du familinomojn, kiom da ili oni uzas en ordinara vivo dependas ĉu ili estsa longaj, distingigaj aŭ belsonaj. Ĝenerale oni estas nomata laŭ la personnomo, ofte en ĉjo-/njo-formo, kaj la patra familinomo.
 
Post naskiĝo, oni ricevas la nomon per [[bapto]] kaj oficiala registrado. Ega kvanto el hispanoj estas baptitaj.
Linio 14 ⟶ 16:
Ekde almenaŭ la [[16-a jarcento]], Hispanio estis preskaŭ ekskluzive [[katolikismo|katolika]]. Tial oni elektas nomoj el [[katolikaj sanktuloj]], la [[Biblio]] kaj gravaj personoj el la [[okcidenta civilizo]].
 
Inter la plej oftaj estas ''[[Jozefo|José]]'', ''[[Johano|Juan]]'', ''[[Francisko|Francisco]]'' kaj [[Antonio]], por viroj kaj ''[[Sankta Maria|María]]'', ''[[Ana]]'', ''[[Rozo|Rosa]]'' kaj ''[[Carmen]]'', por virinoj.
 
Estas apartaj nomoj por viroj kaj virinoj. Tamen, pluraj estas uzeblaj de aligenruloj post ŝanĝo de finaĵo. Ekzemple: ''[[Angelo|Ángel]]'' por viroj, ''Ángela'' por virinoj.
Linio 38 ⟶ 40:
 
Tre ofta maniero nomi virinoj estas laŭ alvokoj de sankta Mario. Eĉ ŝia nomo malaperas kaj restas nur la komplemento. Ekzemple: ''(María de los) Dolores'' estas "(Mario de la) Doloroj". Ankaŭ oni uzas [[mariaj sanktejoj|mariajn sanktejojn]]. Tiel ''María [[Lourdes]]'' aŭ ''María [[Loreto]]''. Preskaŭ ĉiu urbo havas almenaŭ unu tipan marian nomon. Tio ebligis trukon al gepatroj, kiuj volis nomi filinon en nepermesata lingvo. Ili devis konvinki oficialiston, ke ie en la mondo ekzistas "kirko de sankta Mario de (la elektita nomo)".
 
 
==[[Familinomoj]]==
 
En hispanidaj landoj, '''edzinoj''' ne anstataŭas iliajn familinomojn per tiuj de la edzo. Maksimume ili prenas aldonas la unuan de edzo post la unua sia kaj partiklo ''de''. Ekzemple: ''[[Eva DUARTE|Eva Duarte]] de Perón'' estis edzino de [[Juan Domingo PERÓN]].
 
===Deveno===
 
Familinomoj estis uzataj nur de nobeloj en la mezepoko. Malnobeloj estis konataj per [[alnomo]] aŭ iliaj naskiĝaj lokoj. Iom post iom, [[plebo|plebanoj]] rajtis familinomojn ĝis [[19-a jarcento]], kiam moderna ŝtato devigis ilin por pli bone regi.
 
[[Filipinio|Filipinianoj]] estis devigitaj dum kolonia tempo konformigi al tiu normo, kaj ŝtatanoj preparis liston da hispanaj familinomoj kiuj estis disdonitaj al la filipinianoj. Tial plimultoj da filipinaj homoj portas hispanajn familinomojn sen iaj hispanaj prauloj.
 
Etimologie, multaj familinomoj venas el la lingvoj de norda Hispanio, ĉar kristanoj el tie konkeris kaj koloniis la sudajn landojn kontraŭ [[mauroj]] dum ''[[Reconquista]]''. Ĉefe familinomoj origine estis [[loknomo]]j (''[[Trujillo]]'') aŭ priskriboj de homaj trajtoj (''Rubio'', "blonda") aŭ profesio (''Herrero'', "feristo"). Vidu poste pri [[patronomo]]j.
 
Gravaj dokumentoj por [[genealogio|genealogiemuloj]] esplorantaj familinomoj estas la '''''[[carta de ejecutoria]]''''', per kiu, post [[16-a jarcento]], homoj aspirantaj al postenoj kaj prestiĝo celis pruvi, foje prave foje kaŝpage, ke ilia praularo estis nobela aŭ almenaŭ ''[[cristiano viejo]]'' ("malnova kristano") sen mikso kun herezuloj, judoj aŭ maŭroj, laŭ la normoj de ''[[pureza de sangre]]'' ("sanga (t.e. gena) pureco").
 
====Patronomoj====
 
Tre populara maniero nomi homon en mezepoko estis laŭ formo de la personnomo de patro, laŭ la maniero de nunaj [[islandaj personnomoj]]. Ekzemple, estas serio da [[Navaro|navaraj]] reĝoj kie patro estis nomata ''Íñigo García'', filo ''García Íñiguez'', nepo ''Íñigo García'' kaj tiel plu.
 
Tiuj familinomoj estis konstruitaj aldonanta al personnomo la sufikson "-ez". Tiel el ''[[Petro|Pero]]'', ''Pérez'' (la plej ofta familinomo en Hispanio); ''[[Martino|Martín]]'', ''Martínez''; ''[[lupo|Lope]]'', ''López''. Kompreneble la patronomo ŝanĝis en ĉiu generacio. Tiu sistemo estis komuna kun [[portugalaj personaj nomoj]], kiuj uzas ''-es''.
 
Pro ties ofteco, ''-ez''-aj artistoj estas konataj per [[arta nomo]] aŭ uzas ceterajn familinomojn.
 
===Familinomaj partikloj ===
 
Plimulto da familinomoj estas unuvortaj. Tamen estas esceptoj. ''de'' estis uzita de nobeloj, kaj ankaŭ kiam la familinomo povus esti komprenita kiel dua personnomo. Ekzemple, ''[[Amando DE MIGUEL]]'' ne estas ''[[Amando]] [[Mikaelo|Miguel]]''.<br>
Kiam nomante per la familinomo, en iuj kazoj la ''de'' aperas se en aliaj ne. Komparu ''[[Fernando DE DIEGO|De Diego]]'' kaj ''[[Miguel DE CERVANTES|Cervantes]]''.
 
Estas tipa en familinomoj de [[Alavo]] la plurvorta strukturo: <var>(patronomo)</var> ''de'' <var>(loknomo, ofte eŭska)</var>. Ekzemplo: ''[[Ignacio LÓPEZ DE ARRIORTÚA|López de Arriortúa]]''
 
Ankaŭ foje oni inkluzivigas ''y'' ("kaj") inter la patra kaj la patrina familinomoj. Ekzemple: ''[[Santiago RAMÓN Y CAJAL]]''. En [[katalunaj personaj nomoj]], tiu estas la normo sed la partiklo estas ''i''.
 
=== Ŝanĝi onian nomon ===
 
La hispana leĝaro ne faciligas ŝanĝi onian nomon. Ĝi permesas interŝanĝi la lokojn de familinomojn kaj traduki aŭ reortografii eron aŭ tuton al oficiala hispania lingvo.