Rio-de-Ĵanejro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
'''Rio-de-Ĵanejro''' ([[portugallingve]] '''Rio de Janeiro''', /ˈxiu dʒi ʒaˈneiɾu/, laŭvorte "Rivero de Januaro", ofte simple '''Rio''' kaj kelkfoje ''Cidade Maravilhosa'' aŭ "Mirinda Urbo", pro sia titolo) estas la ĉefurbo de la brazila samnoma [[ŝtato]] [[Rio-de-Ĵanejro (ŝtato)|Rio-de-Ĵanejro]], la dua plej granda urbo de [[Brazilo]] kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en [[Sudameriko]].<ref>R.L. Forstall, R.P. Greene kaj J.B. Pick, [http://www.uic.edu/cuppa/cityfutures/papers/webpapers/cityfuturespapers/session3_4/3_4whicharethe.pdf "Which are the largest? Why published populations for major world urban areas vary so greatly"]. City Futures Conference, University of Illinois at Chicago, Julio 2004&nbsp;– Tabelo 5 (p. 34)</ref><ref>[http://esa.un.org/unup/index.asp?panel=2 Listo de plej grandaj aglomeraĵoj]. Unuiĝintaj Nacioj. Vizitita la 30-an de julio 2009.</ref><ref>[http://www.citypopulation.de/world/Agglomerations.html Listo de urbaj loĝantaraj aglomeraĵoj]. City Population. Vizitita la 30-an de julio 2009.</ref> La urbo estis la ĉefurbo de [[Brazilo]] dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la [[Portugalujo|portugala]] [[kolonio|kolonia epoko]] kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la [[Historio de Portugalio|Portugala Imperio]] (1808–1821). Ĝi ankaŭ estas konata simple kiel '''Rio''' kaj karesnomata "Mirinda Urbo" (''Cidade Maravilhosa'' en la portugala).
 
Rio-de-Ĵanejro estas fama pro siaj naturaj pejzaĝoj, sia karnavala festo, pro pluraj muzikstiloj kaj pro turismaj strandoj, kiel [[Copacabana]], [[Ipanema (Rio-de-Ĵanejro)|Ipanema]] kaj [[Leblon]]. Aliaj famaj allogaĵoj estas la statuo [[Statuo de Kristo Savinto (Rio de Janeiro)|Kristo la Savinto]] (''Cristo Redentor'') sur la monto [[Korkovado]] (''Corcovado''), elektita unu el la [[novaj sep mirindaĵoj de la mondo]]; la monto [[Sukerpano]] (''Pão de Açúcar'') kaj ties kablo-tramo; la ''[[Sambódromo]]'', granda paradvojo uzata dum karnavalo; kaj la stadiono [[Maracanã]], unu el la plej grandaj en la mondo. En la 2-a de oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel gastigonta urbo por la [[olimpiaj ludoj]] en 2016, estante la unua urbo kun tiu tasko en [[Sudameriko]] kaj la dua en [[Latinameriko]], 48 jaroj post [[Meksikurbo]] ([[Olimpiko 1968]]).<ref>BBC News, [http://news.bbc.co.uk/sport2/hi/olympic_games/8282518.stm BBC SPORT &#124; Olympics &#124; Rio to stage 2016 Olympic Games], publikigita la 4-an de oktobro 2009.</ref>
 
La urbo ankaŭ havas la plej grandan kaj duan plej grandan urbajn arbarojn en la mondo: nome la [[Tiĵuka Arbaro]] aŭ ''Floresta da Tijuca''<ref>J.C. da Rocha, [http://www.almacarioca.com.br/tijuca.htm Floresta da Tijuca]. Alma Carioca.</ref> kaj la arbaro de la Ŝtata Parko Pedra Branca ("Blanka Ŝtono"), preskaŭ ligita al la Tiĵuka Arbaro. La internacia [[flughaveno]] Maestro Antônio Carlos Jobim aŭ simple ''Galeão'' ligas Rio-de-Ĵanejron kun pluraj brazilaj urboj kaj funkciigas plurajn internaciajn flugojn.