Katedralo de Graz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
[[dosiero:Dach Dom Graz.jpg|eta|Tegmentosilueto de la katedralo de Graz]]
[[dosiero:Graz Dom 2.jpg|eta|Okcidenta portalo]]
De ekstere la katedralo de Graz aspektas masiva kaj simpla. Sole la ĥorejo, kompare kun la laŭlonga domo pli mallarĝa, havas per siaj [[apogopilastro]] kaj abunda [[ornamriparo]] viglan murstrukturon. La origine impone pentritaj fasadoj nun estas plejparte blankaj, escepte kelkajn [[fresko]]restaĵojn. Plej konata estas la pentraĵo ''Dioplago-bildo'', atribuita al Thomas de Villach, ĉe la suda flanko de la laŭlonga domo, kiu rilatas al la jaro 1480, en kiu tri plagoj atakis Graz-on: pesto, milito kaj akridoj. La flankenmetitaj kapeloj kaj la du [[tegmentotureto]]j ne originas el la konstruepoko, sed estas postaj aldonaĵoj. La portaloj ĉe la laŭlongaj flankoj devenas el la fino de la 17-a jarcento, same kiel la pordoj kun rimarkindaj surforĝaĵoj.
 
La riĉe ornamita okcidenta portalo klare devenas el la epoko de gotika arĥitekturo. De la origina stato restis tamen nur [[baldakeno]]j kaj anĝel-[[konzolo]]j; la statuoj en la [[embrazuro (arĥitekturo)|embrazuro]], kiuj figuras [[Maria (patrino de Jesuo)|Marian]], [[sankta Jozefo|Sanktan Jozefon]], [[Johano la Baptisto|Johanon la Baptiston]] kaj [[Leopoldo la 3-a Sankta|Sanktan Leopoldon]], devenas el la 19-a jarcento. Super la portalo datigita en 1456 videblas la imperiestra AEIOU kaj [[blazonŝildo]]j montrantaj la [[dukapa aglo|dukapan imperian aglon]], la [[blazono de Aŭstrujo|blazonon de Aŭstrujo]] same kiel la blazonojn de [[Portugalujo]] kaj [[Stirio]]. La portugala blazono honoras la edzinon de Frederiko la 3-a, [[Eleonora de Portugalujo kaj Aragono]], filino de la portugala reĝino.
 
== Referencoj ==