Katedralo de Graz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
La katedralo de Graz estas konsekrita al Sankta [[Egidio]] kaj tial ankaŭ nomiĝas ''Katedralo Sankta Egidio''. Unua preĝejo konsekrita al Sankta Egidio troviĝis almenaŭ ekde la 12-a jarcento sur la loko de la nuna katedralo. Dokumento mencias la jaron 1174, unua pastro en Graz estas dokumentita por 1181. De tiu unua preĝejo tamen nenio konserviĝis.
 
Kiam imperiestro [[Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 3-a]] en 1438 komencis la konstruon de la kastelo de Graz, ankaŭ la novkonstruo de la preĝejo komenciĝis. El ĉi tiu tempo devenis la nun ne plu ekzista duetaĝa liga koridoro inter kastelo kaj katedralo. Kiel je ĉiuj konstruaĵoj starigitaj sub Frederiko la 3-a en la katedralo de Graz troviĝas la skribo [[AEIOU]] kun gravuritaj aŭ pentritaj jarnombroj: 1438 en la iama [[sakristio]], 1450 en la [[ĥorejo]], 1456 ĉe la okcidenta portalo kaj 1464 en la volbopentraĵo. Per la jaro 1464 oni tial supozas do ankaŭ la finkonstruo de la katedralo. El la jaro 1441 datiĝas imperiestra dokumento de Frederiko pri la disdono de la foirprivilegio por la 1-a de majo ĉiujare, kiun oni rilatigas kun la tiama preĝejkonsekrofesto. Tial nun oni denove festas la 1-an de majo kiel ''datreveno de la katedralkonsekro''.<ref>[[Direktorium (Liturgie)|Direktorium]] 2008 de la episkopujo Graz-Seckau</ref>
 
Katedrala [[konstruestro]] estis supozeble la [[ŝvabo]] Hans Niesenberger, kiu en 1459 je Regensburg estis nomata ''Majstro de Grätz de Weissnaw'' kaj en 1483 je la [[katedralo de Milano]] kiel ''Majstro Johano de Graz''.
Linio 14:
 
En 1831 oni anstataŭis la [[eskarpo]]n al Burĝostrateto per terasmuro kaj [[perono]] kaj malkonstruis la ligokoridoron al la jezuito-kolegio. En 1853/1854 okazis la malkonstruo de la duetaĝa koridoro inter katedralo kaj kastelo. En 1962/1963 oni novformis la preĝejan internon, kreante novan liberstaran altaron same kiel forigante de forĝita kadro inter ĥorejo kaj ĉefa navo.
 
== Ekstera konstruaĵo ==
[[dosiero:Dach Dom Graz.jpg|eta|Tegmentosilueto de la katedralo de Graz]]