Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eraretoj
e Klarigo de frazo
Linio 18:
== Ikonografia interpreto ==
[[Dosiero:Otton Mathilde croix.jpg|eta|rekta|Ŝlosilo al interpreto: la fondintoplato en-detale]]
La ŝlosilo al interpreto kaj datigo de la kruco estas la fondintoplato de la kruco konserviĝinta senŝanĝe ekde sia fariĝo. Ĝi bildigas la dukon de Ŝvabujo, Oto, kaj la [[abatino]]n Matilda en kortega vestmaniero. Je la montrataj ŝtofoj temas supozeble pri [[Sogdujo|sogdaj]] silkoŝtofoj, kiuj atingis la [[Franka imperio|Frankan RegnoRegnon]] nur kiel donacoj de la [[Bizanca imperiestro|bizanca imperiestro-kortego]], similaj ŝtofoj konserviĝis en la trezoro de Essen kiel relikvaj ĉirkaŭvolvaĵo. Ĉar Matilda estis abatino de Essen ekde 973, tamen ne estas montrata en abatina vestaĵo, la pli aktuala literaturo supozas, ke ŝia prezentado en kortega vestaĵo de altranga nobelulo, ke ŝi sin montras kiel fratino de duko Oto kaj ne en sia funkcio kiel abatino. Ankaŭ la manko de [[emblemo|regosignoj]] de duko, ekzemple glavo aŭ lanco ĉe Oto montras, ke la gefratoj estas prezentataj kiel familianoj kaj ne kiel eminentuloj.<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' En: Katrinette Bodarwé u. Thomas Schilp (eldonintoj): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen.'' Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 63.</ref> Matilda alprenas el la manoj de sia frato krucon. Oto tenas la krucon ja ambaŭmane, sed per etenditaj fingroj, dum kiam Matilda ĝin ekprenas per unu mano firme fermita. Ŝia alia monomano estas tenata alten en la manartiko; tio ĉi estas dusenca. Unuflanke ĉi tiu gesto estus interpretebla el la bilda kunteksto kiel saluta aŭ akcepta gesto al Oto, tamen ŝiaj fingroj montras trans la bildo al la Krucumito, tiel ke giĝi ankaŭ estas peranta gesto.<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen.'' Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 60.</ref>
 
La [[fondintobildo]], aparte pro la manteniĝoj de la gefratoj, pli frue estis interpretata tia, ke Oto donacas la krucon al la abatinejo, kiun estras lia fratino. Tio ĉi tamen ne povas klarigi, kial ne estas prezentatajprezentata per regisignojreĝaj signoj Matilda kiel abatino kaj Oto kiel duko. La ofta tezo, inter alie reprezentata ankoraŭ de Pothmann, estas ke temas pri komuna donaco de la gefratoj ne konvenas kun la fakto, ke la kruco bildigita sur la fondintoplato ne konformas laŭ formo kun la Oto-Matilda-Kruco. Tio estus tipa afero je mezepokaj prezentadoj de donacado.
 
Laŭ pli nova literaturo<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen.'' Essen 2002, p. 51-80, jen p. 63.</ref> oni devas rigardi la prezentadon de kruca transdono de Oto al Matilda simbola kaj kun enrigardo en la familian historion de la [[Liudolfidoj]]: Per la morto de Oto la 31-an de oktobro 982 estis mortinta la lasta vira ido de reĝino [[Edgita]], unua edzino de Oto la granda. Matilda, kiu estis klare fidela al sia familio, nun per lia morto estis fariĝinta la mastrumanto de la familiaj bienoj. Kiel lasta membro de ĉi tiu familia branĉo ŝi precipe estis devigata prizorgi la [[mortmemoro]]n de la familio. Tiun ĉi taskon ŝi transprenis de sia frato. Tiusence la fondintobildo estas interpretenda: Ĝi simbolas la volon de Matilda, daŭrigi la heredaĵon de Oto restinta sen gefiloj. Pro tio estas supozende, ke Matilda donacis la krucon memore al sia frato, kiu mortis en la jaro 982 dum la itala milito de imperiestro [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. La donacado okazus mallonge post lia morto, do en 983 aŭ 984, eble ankaŭ samtempe kun la donacado de la [[Triumfokruco (Aschaffenburg)|triumfokruco]] supernature granda en la abata preĝejo [[Sanktaj Petro kaj Aleksandro]] je [[Aschaffenburg]], en kiu Oto estas entombigata. La pentrita kadrigo de ĉi tiu kruco konformas kun la eĝokadrigo de la Oto-Matilda-Kruco.<ref>Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: ''Farbiges Gold. Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails.'' Essen 2006, p. 8.</ref>
 
== Liturgia signifo ==