Asgardo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
(esperantigo de la tri vanioj Njordo, Frejo kaj Freja - tiel ke nun ĉiuj tri ligiloj bluas)
Neniu resumo de redakto
'''Ásgarðr''' (''azbieno'') estas – en [[nord-ĝermana mitologio]] – la loĝejo de la [[azoj]] (komparu [[Vanaheimr]] kaj [[Miðgarðr]]). Ĝi enhavas la loĝejon de [[Óðinn]], [[Valholl]], kaj tiun de [[Þórr]], [[Þrúðvangar]]. En Ásgarðr loĝas, krom la azoj, ankaŭ la tri [[vanioj]] [[Njordo]] (Njorðr), [[Frejo]] (Freyr) kaj [[Freja]] (Freyja), kiel [[ostaĝo]] post [[milito]] inter la du di-familioj.
 
Pri la forta muro ĉirkaŭ Ásgarðr oni rakontas ke la dioj dungis [[giganto (mitologio)|giganto]]n por konstrui ĝin. Se li tion faros antaŭ la fino de la vintro, li ricevos la am- kaj amordiinon [[FreyjaFreja]], la sunon kaj la lunon; se ne, la dioj tamen rajtos preni lian vivon. Li petis la rajton helpigi sin per sia virĉevalo, [[Svaðilfari]]. La giganto, kaj foje amiko de la dioj, [[Loki]] apogis lin, kaj persvadis la azojn ke la muro ne povos esti preta ĝustatempe.
Tamen, malmultajn tagojn antaŭ la fino de la vintro la muro estis preskaŭ preta; sed Loki aliformigis sin en ĉevalinon kaj delogis Svaðilfari. La rezulto estis la okkrura ĉevalo de Óðinn, [[Sleipnir]].