Togolando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 67:
En [[2011]] la 19-a TEK - Togolanda Esperanto-Kongreso - komenciĝis en la 17-a de decembro en Instituto Zamenhof per komitatkunsido kaj Zamenhofa Festo, kaj finiĝis en la 24-a de decembro en la urbeto Agbodrafo.
 
 
Nove naskita organizo en Togolando, Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando - APETO
 
Agado
por la progresigo de Esperanto en Togolando
 
Fondita en decembro 2011 laŭ la iniciato de eksaj membroj
de la Esperanto-Klubo U.V.A (Unuiĝo de Verdaj Amikoj) kaj geamikoj de
Esperanto, Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando estas senprofitcela
organizaĵo, kiun konsistigas esperantistoj Togolandaj. Ĝia sidejo troviĝas en
la ĉefurbo Lomeo, Togolando.
 
Ĝi arigas esperantistojn kaj amikojn de Esperanto el ĉiuj
anguloj de Togolando. Nuntempe la plimulto de ĝiaj membroj estas lomeaj
esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Do, ĉiuj Togolandanoj, kiuj interesiĝas
pri la progresigo de la internacia lingvo enlande kaj deziras aŭ pretas labori
en tiu senco, estas bonvenaj.
 
Celo
 
La celo de la organizaĵo fakte estas la estigo kaj
plifortigo de amikaj kaj solidarecaj ligoj inter enlandaj esperantistoj kaj
inter la Togolandaj esperantistoj kaj alilandaj per la uzado de Esperanto. Nia
celo ankaŭ koncernas la promocion de la afrika kulturo kaj la profesian uzadon
de Esperanto. Flanke de tio APETO subtenas altnivelan edukadon lingve kaj
movade de esperantistoj kaj eldonadon aŭ serĉadon de eldonantoj por iliaj
verkoj, en kunlaboro kun aliaj Esperanto-organizaĵoj.
 
Jam de
kelkaj jaroj APETO realigas tion. Ekzemple, ni instruis Esperanton en
afrikaj landoj, rekomendis kompetentajn esperantistojn por helpi ĉiĉerone al
esperantistaj kaj ne-esperantistaj gastoj en Togolando. Ni konsilis ankaŭ
samideanojn por dungo, kadre de la projektoj de la franca asocio Esperanto Plus.
 
Praktikaj
faroj
 
La informado estas la kerno de niaj agadoj kaj ni
informas pri la internacia lingvo tra radio- kaj televidaj programoj kaj ankaŭ
dum kulturaj foiroj. Ekzemple dum la universitata foiro en Lomeo, kaj en multaj
aliaj renkontiĝoj. Ĉiu membro krome havas la devon informi pri Esperanto buŝe
kaj varbi novajn personojn por ĝi.
 
APETO okupiĝas pri la lingva instruado kaj tiel ankaŭ
liveras E-materialojn al petintoj. Pri tio, ni firme kunlaboras kun aliaj
Esperanto-organizaĵoj, kiuj, ekzemple, subtenas ankaŭ materiale niajn agadojn.
Simile, ni disponigas kursojn ĉeestajn kaj perkorespondajn al ĉiuj homoj, kiuj
interesiĝas pri la lernado de la internacia lingvo Esperanto.
 
Ni ankoraŭ elpensas multajn ideojn pri praktikaj servoj
kiel ĉiĉeronado, kiuj ebligas al APETO-membroj senlaborulaj perlabori sian
lingvo-scion kaj provizi per parta aŭ provizora laboro ne-esperantistojn, kiuj
eble bonvole lernus la lingvon.
 
Ni instigas niajn membrojn verki artikolojn por
E-gazetoj, muzikon, novelon… Kvankam la monrimedoj de la organizaĵo estas ege
limigitaj ni tamen proponas tajpadon, kompostadon de verkaĵoj de Afrikanoj.
Tiel ni do plenumas la unuan parton de eldonaj laboroj.
 
Membroj regule kunvenas kadre de Babilmanĝo. Fakte,
Babilmanĝo estas unu el la maloftaj manieroj per kiuj Togolandaj esperantistoj,
ĉefe lomeaj, viglavoĉe ekzercas sin praktike en Esperanto aŭ renkontas
eksterlandajn Esperanto-uzantojn ĉirkaŭ tabloj kun frandaĵoj. Tiu renkontiĝo
rolas ne nur kiel rendevuejo por revidi unu la alian, sed ankaŭ kiel diskutejo,
kie oni kolektiĝas por lerni, interŝanĝi informojn kaj esprimi opiniojn
plejofte pri E-o kaj aktualaĵoj.
 
APETO celebras decembron, la monaton de la naskiĝo de
Ludoviko Zamenhof, festatan ankaŭ kiel la Tago de la Esperanta libro por
pridiskuti literaturajn aktualaĵojn. Simile, aranĝoj ne mankas en julio, la
naskiĝdato de Esperanto.
 
APETO, fine, redaktas kaj eldonas retan trimonatan
francan kaj esperantlingvan revuon BABILANTO, krom plenumi ankaŭ taskojn de
aliaj organizaĵoj en la rilato kun Togolando kaj Afriko, por informi la ceteran
movadon pri la movoj en Togolando kaj en Afriko, ĝenerale. Simile, por iri sian
vojon trankvile kaj pli serene APETO disponas ankaŭ pri propra ttt-paĝaro, kiun
ĝi regule nutras per freŝaj novaĵoj kaj sciendaĵoj, nome :
 
www.esperanto-en-togolando.jimdo.com
 
Kunvenoj
 
Por kunigi ĉiujn membrojn kaj simpatiantojn, ni uzas la
reton, poŝtelefonon kaj okazigas unufoje ĉiun monaton fizikan kunvenon por
kuraĝigi unu la alian, esprimi opiniojn, starigi demandojn aŭ fari proponojn
pri la bonfarto de la organizaĵo.
 
Agado
por la Progresigo de Esperanto en Togolando
 
06
B.P. 61807 Lomé-TG
 
Togolando
 
Telefono: +228 22
57 22 80 – 90 25 75 49 – 99 57 26 23
 
Retadreso: apeto@gmail.com  adjevia@yahoo.fr  
 
Hejmpaĝaro: www.esperanto-en-togolando.jimdo.com
 
{{Afrika Unio}}
 
<br clear=all>
== <br clear="all"> ==
{{projektoj|commonscat=Togo|wikinewscat=Togolando|wikivoyage=Togolando}}