Unteriberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q64824)
etaj
Linio 13:
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Unteriberg 2007.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Unteriberg </small>]]
}}
 
==Pri la komunumo==
'''Unteriberg''' estas komunumo en la [[distrikto Ŝvico]] en [[Kantono Ŝvico]], [[Svislando]]. Ĝi havis 2311 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
 
== Geografio ==
Unteriberg situas en la supra parto de la [[Sihl-Valo]], kie kuniĝas Waag, Minster kun [[Sihl]]. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Unteriberg mem la vilaĝoj [[Studen]], [[Herti]], [[Stöcken]], kaj [[Waag]] kaj [[Weglosen]]. Al la komunumo apartenas ankaŭ parto de la konata regiono [[Hoch-Ybrig]]. La sudan limon de la komunumo formas la monto [[Drusberg]] kun alteco de 2282 m [[s.m.]]. En oriento la monto [[Flubrig]] kun alteco de 2093 m [[s.m.]] formas la limon al la valo Wägital en la [[distrikto March]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Unteriberg limas en nordo al [[Einsiedeln]], en oriento al [[Innerthal]], en sudoriento al [[Muotathal]], kaj en sudo kaj okcidento al [[Oberiberg]].
 
== Trafiko ==
Tra Unteriberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 386, kiu tra Oberiberg kaj la Ybrig-Pasejo kondukas de [[Einsiedeln]] al [[Ŝvico]]. Sur tiu vojo cirkulas [[poŝtaŭtolinio]], krome ankaŭ ekzistas poŝtaŭtolinio de Einsiedeln al [[Weglosen]], kie situas la valstacio de la [[aertelfero]] al la konata skiregiono [[Hoch-Ybrig]].
 
== Historio ==
En la jaro [[1350]] unuan fojon menciiĝis ''Ibrig''. La regiono en [[mezepoko]] estis alproprigita de Ŝvicanoj, tuŝante tiel la interezojn de la [[Habsburgoj|habsburga]] [[Monaĥejo Einsiedeln]]. Tiu konflikto kondukis en la jaro [[1315]] al la [[Batalo de Morgarten]], post kies venko la ŝvicanoj povis certigi siajn interesojn en la regiono. La iama komunumo Iberg en la jaro [[1884]] post longaj kvereloj estis dividita en [[Oberiberg]] kaj [[Unteriberg]]. Kvankam parto de la distrikto Ŝvic per la konstruo de la kantona ĉefvojo Unteriberg ek de [[1855]] estas pli ligita al Einsiedeln ol al Ŝvico.
 
<!--== NotojEksteraj kaj referencojLigiloj ==
<references /> <!--- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj --->
 
==Eksteraj Ligiloj==
{{projekto|commons=Category:Unteriberg|markilo=Unteriberg}}
*[http://www.unteriberg.ch Oficiala retejo de la komunumo Unteriberg]
 
<!---
==Bildoj==
<gallery>
</gallery>
--->
{{Ŝvico (distrikto)}}