Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
'''Hermann BEHRMANN''', kiu mem esperantigis sian nomon al '''Hermano Bermano''' (naskiĝis la 12-an de julio [[1935]] en [[Zeven]], mortis la 29-an de junio [[2013]] en [[Bad Kissingen]]) estis germana pädagogopedagogo, lerneja instruisto kaj estro de Esperanto-eldonejo.
 
== Vivo==
 
==Esperanto==
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[1969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al Paderborno, estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn]], kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.0005000": Oni serĉis 5.0005000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto Programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.0005000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[Rikardo Ŝulco]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto Programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino). Bela 351-paĝa eldonaĵo de "Esperanto Programita" por nederlandlingvanoj, tradukita de [[Paul Peeraerts]], aperis ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo]] en 1986.
 
En 1995 [[Germana Esperanto-Asocio]] (GEA) agnoskis liajn atingojn per [[meritmedalo de GEA]].
594

redaktoj