Handikapo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Modeloj: medika modelo
→‎Modeloj: sociala modelo
Linio 4:
La malkapablo ne estas malsano. Ofte ĝia kaŭzo estas malsano, do oni ofte nomas tiun malsanon malkapablo. Ankaŭ en bataloj aŭ akcidentoj povas oni malkapabligi. Neniu estas sekurigita pri lia kapableco. La malkapablo estas relativa; la interago de la kondiĉo kaj la medio determinas ĝin.
==Modeloj==
Ekde la renesanco regis la medika modelo. En tiu modelo la malkapabloj estas kiel malsanoj resanigednaj mankoj de homoj. Ĝi definias la malkapablon kiel mankon, ekzemple la blindulo ne vidas. Ĝi pensas, ke oni devas kompati la malŝansajn malkapablulojn, kaj estas bona virto helpi ilin. Ĝi gvidis al izolado de malkapabluloj, do la kapabluloj renkontas ilin tre malmulte, do ili timas, mokas aŭ evitas la malkapablojn kaj ilin. Tiel ĝi helpas neniun kontraŭ antaŭjuĝoj, kiuj diras ekzemple, ke la mutuloj estus ankaŭ intelekte malkapablaj. Tiu modelo kondukis al fundado de grandaj insitutoj por malkapabluloj. Ankaŭ tiuj malkapabluloj, kiuj restis hejme, estas konsideritaj, ke ili ne povas decidi, kaj la societo traktis ilin kiel infanoj.
 
La sociala modelo ekis ekde de la 1970aj en la Unuiĝintaj Regnoj. Ĝi montras la relativecon de malkapabloj. Ĝi diras, ke ili ne ekas, aŭ ne ekas nur el la mankaj kapabloj, sed ankaŭ el la sociaj kaj mediaj malhelpoj, kiuj malhelpas la socialan vivon de la malkapabluloj. Ĝi ne volas sanigi la malkapalulojn, sed aligi la societon kaj medion, ke ili ne malhelpu la malkapablulojn. Ĝi konstruas fizikajn (ekzemple rampojn) kaj infokomunikantajn helpilojn (ekzemple signolingvon) kontraŭ malhelpoj kiuj estas trovebla en la medio. Ĝi uzas ankaŭ la modernan teĥnikon.
 
== Specoj ==
Ne estas internacia kunsento, kiuj kondiĉoj estas malkapabloj. Tamen oni plimulte konsideras tiujn: