Saharo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 138:
La Saharo estas la plej granda dezerto sur la afrika kontinento. La suda limo de la Saharo estas markita fare de grupo de duonarida [[savano]] nomita la [[Sahelo]]; sude de la Sahelo kuŝas [[Suda Sudano]] kaj la [[Kongo-Baseno]]. La plej granda parto de la Saharo konsistas el ŝtona [[hamado]]; sablomaro aŭ ''ergo'' (grandaj areoj kovritaj per sablodunoj) formas nur negravan parton.
 
Homoj vivis sur la rando de la dezerto ekde antaŭ miloj da jaroj<ref name="Post-Ice Age Sahara">[http://discovermagazine.com/2006/oct/sahara-desert-savanna-climate Discover Magazine], 2006-Okt.</ref> ekde la [[lasta glaciepoko]]. La Saharo tiam estis multe pli malseka loko ol ĝi hodiaŭ estas. Pli ol 30,000 [[petroglifo]]j de riverbestoj kiel ekzemple [[krokodilo]]j<ref name=Crocodiles>[http://news.nationalgeographic.com/news/2002/06/0617_020618_croc.html National Geographic News], 17a Junio 2006.</ref> plurestas, kun la duono troviĝintaj en la [[Tasilin-Aĝer]] en sudorienta Alĝerio. Ankaŭ [[fosilio]]j de [[dinosaŭro]]j, inkluzive de ''Afrovenator'', ''Jobaria'' kaj ''Ouranosaurus'' estis trovitaj tie. La moderna Saharo, tamen, estas ne abunda en vegetaĵaro, krom en [[NiloNila Valo]], ĉe kelkaj oazoj, kaj en la nordaj altebenaĵoj, kie mediteraneaj plantoj kiel ekzemple la [[olivarbo]] estas trovitaj kreskante nature. La regiono estis tia ekde proksimume 1600 a.K., post kiam ŝanĝoj en la akso de la Tero pliigis [[temperaturo]]jn kaj malkreskintan [[precipitaĵo]]n.<ref name = "Science Daily">[http://www.sciencedaily.com/releases/1999/07/990712080500.htm Sahara's Abrupt Desertification Started by Changes in Earth's Orbit], Accelerated by Atmospheric and Vegetation Feedbacks.</ref>
 
Homoj de la Saharo estas de diversaj originoj. Inter ili la Berberoj inkluzive de la [[Tuaregoj]], diversaj arabigitaj grupoj de berberoj kiaj ekzemple la [[Hasanija]]-parolantaj [[Saharanoj]], kies populacioj inkludas la tribo de [[Sanhaĝaoj]] kies nomo estas resto de la prahistoria [[Zenaga lingvo]]. Aliaj gravaj homgrupoj estas la [[Tubuoj]], [[Nubianoj]], [[Zaghavaoj]], [[Kanuroj]], [[Haŭsoj]], [[Sonrajoj]], kaj [[Fulboj]] (france: Peul; fulbe: Fulɓe). Gravaj grandurboj situantaj en la Saharo estas [[Nuakŝoto]], la ĉefurbo de [[Maŭritanio]]; [[Tamanrasset]], [[Ouargla]], [[Béchar]], [[Hassi Messaoud]], [[Ghardaïa]], kaj [[El Oued]] en [[Alĝerio]]; [[Timbuktuo]] en [[Malio]]; [[Agadez]] en [[Niĝerio]]; [[Gat (Libio)|Gat]] en [[Libio]]; kaj [[Faya-Largeau]] en [[Ĉadio]].