Salo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
'''Komuna salo''' estas minerala substanco komponita ĉefe el [[Natria klorido]] (NaCl), nome [[kemia kombinaĵo]] apartenanta al pli granda klaso de [[Salo (kemio)|jonaj saloj]]; salo en sia natura formo kiel kristala [[mineralo]] estas konata kiel roksalo aŭ [[halito]]. Ĝi estas konata populare ankaŭ kiel '''tabla salo''' aŭ '''kuirsalo'''.
 
'''Salo''' ĉeestas en grandaj kvantoj en la [[maro]] kie ĝi estas la ĉefa minerala konstituanto, tiele ke en malferma [[oceano]] estas ĉirkaŭ 35 g de solido por litro, nome [[saleco]] de 3.5%. Salo estas esenca oor [[Animalo|animala vivo]], kaj salgusto estas unu el la [[Gusto#Bazaj gustoj|bazaj homaj gustoj]]. La [[histo]]j de animaloj enhavas pli grandajn kvantojn el salo ol la plantaj histoj; tiele la tipaj dietoj de nomadoj kiuj vivtenas sin kun siajn gregaroj bezonas malmultan aŭ nenioman aldonitan salon, dum cereal-bazaj dietoj postulas suplementojn. Salo estas unu el plej malnovaj kaj plej ĉieaj manĝo-kondimentoj, kaj [[Peklado|saligo]] estas grava metodo de [[Konservado|manĝo-konservado]].
 
'''Saloj''' estas jonaj [[Kemia kombinaĵo|kombinaĵoj]], kiuj posedas ian ajn negativan [[jono]]n krom [[hidroksido|hidroksida]] jono (OH<sup>-</sup>), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H<sup>+</sup>). Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en [[laboratorio]]. [[Natria klorido]] (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon ''salo'', oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.