Sankta Romia Imperio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La preciza esprimo ''Sankta Romia Imperio'' ne estis uzita ĝis la 13-a jarcento, sed la koncepto de ''Translatio imperii'' ("translokigo de regulo") estis fundamenta al la prestiĝo de la imperiestro, la nocio ke li tenis superan potencon hereditan de la imperiestroj de Romo.<ref name=Whaley/> La posteno de [[Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio|Imperiestro de la Sankta Romia Imperio]] estis tradicie elektebla, kvankam ofte kontrolita fare de dinastioj. La germanaj [[princelektisto]]j, la plej alt-estraj nobeloj de la imperio, kutime elektis unu el siaj kunuloj kiel "Reĝo de la romianoj", kaj li poste estus kronitaj imperiestro fare de la [[papo]]; la tradicio de papaj kronadoj estis nuligita en la [[16-a jarcento]]. La imperio neniam atingis la amplekson de politika unuigo formita en Francio, evoluante anstataŭe en malcentrigita, limigita elekta monarkio kunmetita de centoj da sub-unuoj, [[Princlando|princlandoj]], [[Duklando|duklandoj]], [[graflando]]j, [[Libera regna urbo|liberaj regnaj urboj]], kaj aliaj domajnoj.<ref name=Johnson/><ref>[http://www.heraldica.org/topics/national/hre.htm The Holy Roman Empire], Heraldica.org.</ref> La povo de la imperiestro estis limigita, kaj dum la diversaj princoj, senjoroj, kaj reĝoj de la imperio estis vasaloj kaj subjektoj kiuj ŝuldis al la imperiestro ilian fidelecon, ili ankaŭ posedis amplekson de privilegioj kiuj donis al ili faktan [[suvereneco]]n ene de siaj teritorioj. Imperiestro [[Francisko la 1-a]] dissolvis la imperion la 6-an de aŭgusto [[1806]], post ĝia malvenko fare de Napoleono ĉe la [[Batalo ĉe Slavkov]].
 
==Nomo==
==Historio==
== Imperiestroj ==
{{ĉefartikolo|Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio}}
190 821

redaktoj