Sankta Romia Imperio: Malsamoj inter versioj

149 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
La '''Sankta Romia Imperio''' aŭ '''Sankta Romia Regno''', ekde ĉirkaŭ [[1450]] la '''Sankta Romia imperio de Germana Nacieco''' ([[germane]]: ''Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation'', [[latine]]: ''Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae''), en [[Skandinavio]] ofte nomata "German-Romia Imperio", en [[Germanio]] mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la multetna komplekso sed plejparte [[Ĝermanoj|ĝermana]], okcident- kaj centr-eŭropa imperio kreita, ekde kiam la [[papo]] kronis [[Karolo la Granda|Karolon la Grandan]] en la jaro [[800]]. Post divido inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 1-a]] en [[961]]. La imperio ĉesis ekzisti en [[1806]] pro premo de [[Napoleono]], kiam la imperiestro [[Francisko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Francisko la 2-a]] rezignis sian pozicion (iom kompensitan per la fakto, ke li estis ekde [[1804]], imperiestro [[Francisko la 1-a (Aŭstrio)|Francisko la 1-a]] de [[Aŭstrio]]). Tio signifas, ke ĝi daŭris el la [[Mezepoko]] ĝis la komenco de la [[Moderna epoko]] ĝis [[1806]].<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/269851/Holy-Roman-Empire Holy Roman Empire], Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.</ref> La plej granda teritorio de la imperio post 962 estis la [[Reĝlando Germanio]], kvankam ĝi inkludis ankaŭ la teritoriojn de la [[Reĝlando Bohemio]], la [[Reĝlando Arles|Reĝlando Burgonjo]] kaj la [[Reĝlando Italio (mezepoka)|Reĝlando Italio]] same kiel nombrajn aliajn teritoriojn.<ref>James Bryce, The Holy Roman Empire (The MacMillan Company, 1913), [http://books.google.com/books?id=O8cQAAAAYAAJ&pg=PA183#v=onepage&q&f=false p.183].</ref><ref name=Whaley>Joachim Whaley, Germany and the Holy Roman Empire: Volume I: Maximilian I to the Peace of Westphalia, 1493–1648 (2012), [http://books.google.com/books?id=QXdPzWXCphkC&lpg=PP1&pg=PA17#v=onepage&q&f=false pp.&nbsp;17–20].</ref><ref name=Johnson>Lonnie R. Johnson, ''Central Europe: Enemies, Neighbors, Friends'' (1996), Oxford University Press, [http://books.google.com/books?id=e_m13Hk3AFEC&pg=PA23&source=gbs_toc_r&cad=4#v=onepage&q&f=false p. 23].</ref>
 
[[Dosiero:Otto I begegnet Papst Johannes XII.jpg|thumb|maldekstre|230px|[[Oto la 1-a]] kaj papo [[Johano la 12-a]], miniaturo de la jaro [[1450]].]]
La 25an de decembro 800, [[Leono la 3-a]] kronis la [[Frankoj|frankan]] reĝon [[Karlo la Granda]] kiel ''Imperiestro'', revivigante la romian titolon en [[Okcidenteŭropo]] post pli ol tri jarcentoj. La titolo daŭris en la karolida familio ĝis 888, post kio ĝi estis kontestita fare de la regantoj de Italio en serio de enlandaj militoj ĝis la morto de la lasta itala postulanto, [[Berengaro el Friulo|Berengaro]], en 924. La titolo estis revivigita en 962 kiam Oto la 1-a estis kronita ''imperiestro'', igante sin kiel la posteulo de Karlo la Granda<ref>{{citation|author=Norman F. Cantor|title=Civilization of the Middle Ages|year=1993|pages=212–215}}</ref> kaj komencante kontinuan ekziston de la imperio dum pli ol ok jarcentoj.<ref name=Gascoigne>{{cite web|author=Bamber Gascoigne|url=http://www.historyworld.net/wrldhis/plaintexthistories.asp?historyid=aa35|title=History of the Holy Roman Empire|website=HistoryWorld}}</ref><ref>Norman Davies, A History of Europe (Oxford, 1996), pp.&nbsp;316–317.</ref><ref>Dum Karlo la Granda kaj liaj sukcedantoj uzis variantojn de la titolo ''imperiestro'', neniu uzis por si la termino ''Roma imperiestro'' ĝis Oto la 2-a en 983. [http://www.britannica.com/EBchecked/topic/269851/Holy-Roman-Empire/10156/Nature-of-the-empire Holy Roman Empire], Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.</ref> Kelkaj historiistoj nomas la kronadon de Karlo la Granda la origino de la imperio,<ref name=Bryce>Bryce, [http://books.google.com/books?id=O8cQAAAAYAAJ&pg=PA1&source=gbs_toc_r&cad=4#v=onepage&q&f=false pp.&nbsp;2–3]</ref><ref>{{cite book|last=Heer |first=Friedrich |title=The Holy Roman Empire |publisher=Frederick A. Praeger |location=New York |year=1967 |pages=1–8 |isbn=978-0-297-17672-5}}</ref> dum aliaj preferas la kronadon de Oto la 1-a kiel ĝian komencon.<ref>Davies, pp.317,1246.</ref><ref>Martin Arbage, "Otto I", in [http://books.google.com/books?id=E2CTAgAAQBAJ&printsec=frontcover#v=onepage&q&f=false ''Medieval Italy: An Encyclopedia''], Volume 2 (Routledge, 2004), p. 810: "Otto can be considered the first ruler of the Holy Roman empire, though that term was not used until the twelfth century."</ref> Akademiuloj ĝenerale konsentas, aliflanke, en rilatigado de evoluo de la institucioj kaj principoj konsistante en la imperio, priskribante laŭpaŝan supozon de la imperiestraj titolo kaj rolo.<ref name=Whaley/><ref name=Bryce/>
 
190 821

redaktoj