Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
La nepo de [[Karolo Martelo]] ricevis jam dumvive la kromnomon ''la Granda'' kaj estas taksata ekde la [[mezepoko]] unu el la plej gravaj regantoj de la okcidento. La regno de la frankoj neniam atingis pli grandan areon ol sub Karolo la Granda. Per lia kronado pere de la [[papo]] [[Leono la 3-a]] [[kristnasko|kristnaske]] en la jaro [[800]] en [[Romo]] la imperiestreco estis restarigita en la okcidento de [[Eŭropo]]. Laŭ instigo de la imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]] Karolo estis [[kanonizo|kanonizita]] la [[29-an de decembro]] [[1165]] en la ĉeesto de la [[kontraŭpapo]] [[Paskalo la 3-a (kontraŭpapo)|Paskalo la 3-a]] kaj deklarita "Pater Europae" (''Patro de Eŭropo'').
 
Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de lia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato [[Karlomano la 1-a|Karlomano]]. Tamen tiu subite mortiĝismortis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno pluigis la politikon de lia patro rilate al [[papo]]j kaj iĝis ties protektanto, forigante la [[Lombardoj]]n el povo en norda Italio, kaj konukante invadon kontraŭ [[Al-Andalus]]. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la [[Saksoj|popoljj]] orientaj, [[kristanigo|kristanigis]] ilin sub minaco de [[mortopuno]], foje alvenante al okazoj kiaj la [[Verden (Aller)|Masakro de Verden]]. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "[[imperiestro]]" fare de la papo [[Leono la 3-a]] kristnaske en la malnova [[Baziliko Sankta Petro de Romo]].
 
Nomite "Patro de Eŭropo" (''pater Europae''),<ref>{{cite web | url=http://www.karlspreis.de/preistraeger/seine_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii/ansprache_von_seiner_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii.html | title=Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II | year=2004 | author=Papst Johannes Paul II | publisher=Internationaler Karlspreis zu Aachen}}</ref> Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la [[Romia Imperio]]. Lia regado helpis la floron de la [[Karolida renesanco]], nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.
 
Karolo mortiĝismortis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo [[Aĥeno]] en kio estas nune [[Germanio]]. Lia filo [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko]] sukcedis lin. La urbo de [[Aĥeno]] fondis en [[1949]] la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.
 
==Politika fono==
Linio 45:
Tiu decido ne estis akceptita de ĉiuj membroj de la familio. Karloman konsentis pri la provizora tenado de sia propra kunhavaĵo, kiun li intencis pasi al sia propra filo, Drogo, kiam la heredo estu renovigita pro la morto de iu. Laŭ la papa decido, laŭ kiu Pepino havis parton, Drogo estis neatentita kiel heredanto favore al sia kuzo Karlo. Li prenis armojn opozicie al la decido kaj estis kunigita de [[Grifo]], duonfrato de Pepino kaj Karlomano, kiu estis doninta sian parton al Karlo Martel, sed kiu estis senhavigita je ĝi kaj tenita areste de siaj duonfratoj kiel klopodo por kapti ties parton pere de milita agado. Ĉirkaŭ 753 ĉio estis finita. Grifo pereis dumlukte en la Batalo de [[Saint-Jean-de-Maurienne]] kaj Drogo estis kaptita kaj tenita areste.<ref>{{harvnb|Collins|1998|pp=32–33}}.</ref>
 
Post la morto de Pepino, la 24an de septembro 768, la reĝeco pasis kunece al liaj filoj, "kun dia konsento" (divino nutu).<ref name=Einhard3/> Laŭ la ''Vivo'', Pepino mortiĝismortis en Parizo. La Frankoj "en ĝenerala asembleo" (generali conventu) donis al ambaŭ la konsideron de reĝo (''reges'') sed "partis la tuton de la reĝeco samegale" (totum regni corpus ex aequo partirentur). La ''annals''<ref>{{harvnb|Einhard, putative|741–829|loc=Year 768}}</ref> rakontas iomete diferencan version. La reĝo mortiĝismortis ĉe [[Saint-Denis|St. Denis]], kiu estas, tamen, ankoraŭ en Parizo. La du "senjoroj" (''domni'') estis "altigitaj al reĝeco" (elevati sunt in regnum), Karlo la 9an de oktobro en [[Noyon]], Karlomano en nespecifigita dato en [[Soissons]]. Se li estis naskita en 742, Karlo estis 26jaraĝa, sed li estis milite kelkajn jarojn ĉe sia patro, kio signifas, ke li estis jam lerta militisto. [[Karloman la 1-a|Karlomano]] estis 17jaraĝa.
 
La lingva analizo ĉiukaze sugestas, ke estis ne du heredoj, kiuj estus kreintaj distingajn reĝecojn regantajn super distingaj regnoj, male temas pri unusola kuna heredo kaj reĝeco tenata de du samegalaj reĝoj, nome Karlo kaj lia frato Karlomano. Kiel antaŭe oni konsideris distingajn jurisdikciojn. Karlo ricevis la originan parton de Pepino kiel Majyordomo: la eksteraj partoj de la regno bordaj al maro, nome [[Neŭstrio]], okcidenta [[Akvitanio]], kaj la nordaj partoj de [[Aŭstrazio]]; dum Karlomano ricevis la iaman parton de sia onklo, nome la internajn partojn: suda Aŭstrazio, [[Septimanio]], orienta Akvitanio, [[Burgonjo]], Provenco, kaj [[Ŝvaboj|Ŝvabio]], nome teroj borde al [[Italio]]. La demando ĉu tiuj jurisdikcioj estis kunecaj partoj revenantaj al la alia frato kaze de morto de unu el ili aŭ estis hereditaj propre pasataj al la descendantoj de la mortunta frato neniam estis definitive decidita de la Frankoj. Tiu afero riepete aperos dum la venontaj jardekoj ĝis la pranepoj de Karlomagno kreis distingajn suverenajn regnojn.
Linio 64:
La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la [[Hispania]] regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=130–131}}, "The sequence of events&nbsp;... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information&nbsp;... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account&nbsp;... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."</ref> La [[Islamo|islamaj]] fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe ''Ta'rikh iftitah al-Andalus'' ("Historio de la konkero de al-Andalus") de [[Ibn al-Kutija]] (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.
 
Laŭ Ibn al-Kutija,<ref>{{harvnb|James|2009|p=49}}.</ref> la lasta Visigota reĝo de unuigita Hispanio mortiĝismortis antaŭ siaj tri filoj, nome Almundo, Romulo, kaj Ardabasto, atingis maturecon. Ties patrino estis regentino ĉe [[Toledo (Hispanio)|Toledo]], sed [[Rodrigo]], armea stabestro, estris ribelon, kaj kaptis [[Kordovo (Hispanio)|Kordovon]]. El ĉiaj eblaj rezultoj, li elektis trudi kunecan regadon super distingaj jurisdikcioj al ties veraj heredantoj. Pruvo de iela divido estas la distribuado de moneroj stampitaj laŭ la nomo de ĉiu reĝo kaj la propra listo de reĝoj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=131–132}}.</ref> Vitizo estis sukcedita de Rodrigo, kiu reĝis dum sep kaj duona jaroj, sekve de iu Aĥila (Akila), kiu reĝis tri kaj duonan jarojn. Se la regado de ambaŭ finis per la invado de la islamanoj, tiam Rodrigo ŝajne reĝis kelkajn jarojn antaŭ la matureco de Aĥila. La regno de tiu lasta estus plej verŝajne nordorienta, dum Rodrigo ŝajne regis la reston, ĉefe Portugalion.
 
La islamanoj trapasis la montojn por postuli la [[Septimanio]]n de Ardo, nur por trafi la vaskan dinastion de Akvitanio, ĉiam aliancanoj de la Gotoj. [[Odo la Granda]] de [[Akvitanio]] estis dekomence venka ĉe la [[Batalo de Tuluzo (721)|Batalo de Tuluzo]] en 721.<ref>{{harvnb|Douglass|Bilbao|2005|p=40}}.</ref> La islamaj trupoj laŭgrade amasiĝis en Septimanio kaj en 732 avancis al Vaskonio, kaj Odo estis venkita ĉe la [[Batalo de la Rivero Garono]]. Ili kaptis [[Bordozo]]n kaj estis avancintaj al [[Tours]] kiam Odo, senpova haltigi iiln, alvokis sian malamikegon, [[Karlo Martel]], majordomo de la Frankoj. En unu el la unuaj famaj marŝoj pri kiuj la karolidaj reĝoj famiĝis, Karlo kaj lia armeo aperis survoje de la islamanoj inter Tours kaj [[Poitiers]], kaj en la [[Batalo de Tours]] solvis la aferon de la islama avanco al Eŭropo. La maŭroj estis venkitaj tiom definitive, ke ili retiriĝis trans la montoj Pireneoj, kaj neniam revenis, lasante Septimanion kiel parto de Francio.<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/107383/Charles-Martel Charles Martel], Encyclopædia Britannica</ref> Odo devis pri tio pagi la prezon de sia aliĝo al la regno de Karlo, nome decido kiu estis malagrabla kaj por li kaj por liaj heredantoj.
Linio 70:
Post la morto de lia filo, [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] alianciĝis kun la libera [[Lombardio]]. Tamen, Odo estis ambigue lasinta la regnon kunece al siaj du filoj, Hunaldo kaj Hatto. Tiu lasta, fidela al Francio, nune militiris kontraŭ sia frato pro la tuta posedo. Venkinta, Hunaldo blindigis kaj enprizonigis sian fraton, sed li suferis konsciencriproĉojn kaj eniris en eklazio kiel monaĥo pentita laŭ la karolidaj fontoj.<ref> La historio, origine rakontita en [[Annales Mettenses priores]], estis rerakontita en {{cite book | title=Western Europe in the eighth century & onward | first=Edward Augustus | last=Freeman | first2=T Scott | last2=Holmes | location=London, New York | publisher=Macmillan and Co. | year=1904 | page=74}}</ref> Lia filo [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]] frue prenis heredon, iĝis duko de Akvitanio, kaj ratifis la aliancon kun Lombardio. Vaifro decidis honori ĝin, ripetante la decidon de sia patro, kion li justigis asertante, ke ĉiu ajn interkonsento kun Karlo Martel senvalidiĝis post la morto de Martel. Kiam Akvitanio iĝis tiam heredo de Pepino, la juna Karlo, forpelis Vaifron, kiu povis nur fari gerilan militon, kaj ekzekutis lin.<ref>{{harvnb|Russell|1930|p=88}}.</ref>
 
Inter la trupoj de la Franka Armeo estis anoj el [[Bavario]] sub [[Tasilo la 3-a (Duko de Bavario)]], nome el Agilofingoj, hereda Bavaria reĝa familio. [[Grifo]] estis instalinta sin kiel Duko de Bavario, sed Pepino anstataŭis lin per membro de la reĝa familio ankoraŭ infano, nome Tasilo, kies protektanto li iĝis post la morto de lia patro. La fideleco de Agilolfingoj estis ĉiam pridisputita, sed Pepino petis nombrajn ĵurojn el Tasilo. Tamen, tiu lasta edziĝis al [[Liutperga]], filino de [[Desiderio]], reĝo de [[Lombardio]]. Je problema momento enmilite Tasilo kun ĉiuj siaj bavaroj lasis la batalkmapon. For el atingo de Pepino, li malakceptis ĉiajn fidelojn al Francio.<ref>{{harvnb|McKitterick|2008|pp=118–125}}.</ref> Pepino ne povis reagi ĉar li malsaniĝis kaj post kelkaj semajnoj post la ekzekuto de Vaifro li mem mortiĝismortis.
 
La unua evento de la regado de la fratoj estis ribelo de Akvitanoj kaj [[Gaskonoj]], en 769, en tiu teritorio disigita inter la du reĝoj. Unu jaron antaŭe, Pepino estis finfine venkinta super [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]], [[Duko de Akvitanio]], post detrua, dekjara milito kontraŭ Akvitanio. Tiam, iu Hunaldo (ŝajne alia ol [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] la duko) kondukis la Akvitanojn tiom for norde kiom ĝis [[Angulemo]]. Karlo kuniĝis al Karloman, sed tiu malakceptis partopreni kaj revenis al Burgonjo. Karlo militiris kondukante sian armeon al [[Bordozo]], kie li setlis fortikaĵon ĉe Fronsac. Hunaldo estis devigita foriri al la kortego de la Duko [[Lupo la 2-a (Gaskonio)|Lupo la 2-a de Gaskonio]]. Lupo, time de Karlo, redonis Hunaldon ŝanĝe al paco, kaj li estis metita en [[monaĥejo]]. Ankaŭ Gaskonaj senjoroj kapitulacis, kaj Akvitanio kaj [[Duklando Vaskonio|Gaskonio]] estis finfine tute submetitaj al la Frankoj.
Linio 76:
La fratoj havis mezvarmajn rilatojn kun helpo de ties patrino Bertrada, sed en 770 Karlo subskribis traktaton kun la Duko Tasilo la 3-a de Bavario kaj edziĝi kun lombarda princino (komune konata nune kile Desiderata), filino de la reĝo Desiderio, por ĉirkaŭi Karlomanon per siaj propraj aliancoj. Kvankam la Papo Stefano la 3-a kontraŭis tiun geedziĝon kun la lombarda princino, li tuj malmulte timis pri Franka-Lombarda alianco.
 
Malpli ol unua jaron post sia geedziĝo, Karlomagno repudiis Desiderata kaj tuj edziĝis al 13-jaraĝa svabia nome Hildegard. La repudiita Desiderata revenis al la kortego de ŝia patro ĉe Pavio. Ŝia patro koleriĝis, kaj klopodis alianciĝi kun Karlomano por venki super Karlo. Antaŭ malfermo de milito tamen Karlomano mortiĝismortis la 5an de Decembro 771, ŝajne pro naturaj kaŭzoj. La vidvino de Karlomano, nome Gerberga, foriris al la kortego de Desiderio en Lombardio kun siaj filoj por protektado.
 
===Italiaj kampanjoj===