Eldonejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:AF-Book_Press.jpg|300px|thumb|right|Presilo por eldono de libroj en [[Kabul]], [[Afganio]].]]
 
'''Eldonejo''' estas [[firmao]], kiu okupiĝas pri la multobligado de verkoj el [[literaturo]], [[arto]], [[muziko]] aŭ [[scienco]]. Tiu multobligado povas okazi sub formo de de [[libro]]j, [[gazeto]]j, [[partituro]]j, [[kasedo]]j, [[kompakta disko|kompaktaj diskoj]] kaj aliaj formoj. La posedanto, direktoro aŭ profesiulo, kiu dediĉas sin al la eldonado estas la '''eldonisto'''. Origine kaj esence eldonado okazas proprariske. Tio signifas, ke la eldonisto mem investas la necesan kapitalon, kaj provas reakiri ĝin kun gajno. Tamen pli kaj pli ofte eldonistoj ne plu prenas la riskoriskon nur sur sin, sed postulas de la aŭtoro(j) garantian kapitalon.
 
Tradicie la termino aludis al la [[publicisto|publikigo]] de libroj kaj [[ĵurnalo]]j. Je la alveno de la komputiloj kaj de la novaj sistemoj de informado, la [[eldono]] disvastiĝis al novaj scenejoj kiel la mondo de [[Interreto]], kaj ampleksiĝante al pli modernaj versioj kiel [[TTT-ejo]]j, [[blogo]]j kaj similaĵoj.
 
La eldono de libroj konsistas el multaj taskoj, kiel jŭgojuĝo kaj akcepto de manuskriptoj, kontraktado kun la aŭtoroj, reviziado de manuskriptoj, transdono al presejo, korektado de kompostprovaĵoj, traktado kun bindisto, komercado, reklamado, distribuado, ktp. Por multaj en tiuj taskoj ekzistas apartaj profesioj, kiel reviziisto, provlegisto, distribuisto ktp.
 
== Specoj de libro-eldonoj ==
Linio 11:
[[Dosiero:ChungyoEslite fullsize.png|thumb|400px|Granda librovendejo en [[Tajvano]].]]
Ne ĉiuj libroj eldoniĝas sammaniere. Eĉ ekzistas specifaj eldonejoj, kiuj specialistiĝas pri specifa speco de libreldono.
* '''Senkapa eldono'''. Temas pri tiu, kiu havas nek [[kovrilo (libro)|kovrilonlibro]]n nek [[titolo]]n. Utilas por malmultekostaj eldonoj aŭ por epokoj, kiam necesas kaŝi la titolon aŭ temon de libro pro [[cenzuro]] aŭ simila situacio.
* '''Prinotita eldono'''. Nomita ankaŭ komentita eldono, ĉar kutime ekzistas komentarioj je [[paĝpiedomarĝeno|piedmarĝeno]] aŭ en la spacoj ekzistantaj ĉe la marĝenoj[[marĝeno|randmarĝeno]]j.
* '''Arta eldono'''. Temas pri tiu, kiu emfazas la artan esprimon de la bildoj, la bindomaniero aŭ la komponmetodo de la libro.
* '''Eldono de bibliofilo''' aŭ de libremulo. Ĝenerale estas la eldono dediĉita aŭ aprezata de [[bibliofilo]]j, kaj karakteriziĝas de malgranda eldonkvanto aŭ de elektita grupo de subskribintoj aŭ ricevontoj de la libro.
Linio 18:
* '''Speciala eldono'''. Ene de normala eldonado, oni eldonas kelkajn ekzemplerojn, diferencajn de la aliaj pro speciala partikulareco dezirata de la eldonejo, ĉu subskribo de la aŭtoro, malsama papero, plibonigo en la kvalito.
* '''Faksimila eldono'''. Temas pri kopio, kiu reproduktas originalaĵon, ĉu laŭ nur la teksto, ĉu laŭ la materialoj de la bindado, ĉu en ambaŭ. Foje tiaj eldonoj okupiĝas pri mezepokaj manuskriptoj kun bildoj, manskribado, ktp. Foje la faksimileco estas tiugrada, ke oni reproduktas la plej etajn makuletojn, harojn en la papero, paperkvaliton, ktp., ke malfacilas distingi la originalon disde la faksimilaĵo.
* '''Luksa eldono'''. Karakterizita de la troaalta kvalito de uzitaj materialoj en la prilaborado de la eldono, kiel la [[papero]], [[bindolibrobindado|bindaĵo]], ktp.
* '''Numerita eldono''', ĝenerale tiuj kun presado de gravuraĵoj estas numeritaj, tiel ke la plej malaltaj numeroj estas pli aprezataj ol pli altaj numeroj.
* '''Dulingva eldono'''. Kiam fakte la eldono enhavas dufoje la saman verkon en du lingvoj (foje pli, sed malofte). Plej ofte la sama teksto aperas en alternaj paĝoj (maldekstre kaj dekstre), tiele ke oni povas rigardi alterne ĉu unu ĉu la alian. Tio utilas, kiam la valoro de la originala teksto estas tia, ke oni ne volas perdi ĝin: ekzemple en [[Esperanto|esperanta]] traduko de fama teatraĵo aŭ religia libro.
* '''Folia eldono'''. Kutime malmultekosta. En tiuj la paperaj folioj ne estas binditaj.
* '''Princeldono'''. Estas la unua eldono de specifa verko. Tiu nomado utilas, kiam tiu verko en postaj eldonoj ŝanĝiĝis pro ŝanĝoj faritaj ĉu de la aŭtoro mem, ĉu de eldonistoj, ĉu de korektistoj[[korektisto]]j, ktp. Utilas por scii la veran intencon de la aŭtoro kaj foje de tio la intencon aŭ mesaĝon de la verko mem.
 
== Eldonaj sendependaj alternativoj ==
La verkistoj specialigitaj en tre specifa temo ĝuas malmultajn eblojn eniri en la eldonaeldonan amasmerkatoamasmerkaton, kaj pro tio turnas sin ofte al presejoj kiuj estas specialistoj pri malgrandaj eldonkvantoj, aŭ eldonas siajn verkojverkojn nur rete. Tiu diverseco de publikaĵoj malfermis ekde la [[1980-aj jaroj]] ampleksan gamon da ebloj kaj da formoj de esprimado.
 
== Referencoj ==