Handikapo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Historio
Linio 3:
 
La malkapablo ne estas malsano. Ofte ĝia kaŭzo estas malsano, do oni ofte nomas tiun malsanon malkapablo. Ankaŭ en bataloj aŭ akcidentoj povas oni malkapabligi. Neniu estas sekurigita pri lia kapableco. La malkapablo estas relativa; la interago de la kondiĉo kaj la medio determinas ĝin.
==Historio==
En la grupoj de prahomoj ĉiu laboris tiun laboron, kiun li povis. La komunumo helpas ankaŭ tiujn, kiuj povas helpi tre malmulten aŭ neniun.
 
En la historio kiu povis ellerni iun metion, tiu laboris. Estas ankaŭ ekzemploj, ke ankaŭ armeestroj batalis blinde (ekzemple [[Jan Žižka]]]), aŭ mute kaj paralizite je unu latero ([[Paŭlo Kinizsi]]).
==Modeloj==
Ekde la renesanco regis la medika modelo. En tiu modelo la malkapabloj estas kiel malsanoj resanigednaj mankoj de homoj. Ĝi definias la malkapablon kiel mankon, ekzemple la blindulo ne vidas. Ĝi pensas, ke oni devas kompati la malŝansajn malkapablulojn, kaj estas bona virto helpi ilin. Ĝi gvidis al izolado de malkapabluloj, do la kapabluloj renkontas ilin tre malmulte, do ili timas, mokas aŭ evitas la malkapablojn kaj ilin. Tiel ĝi helpas neniun kontraŭ antaŭjuĝoj, kiuj diras ekzemple, ke la mutuloj estus ankaŭ intelekte malkapablaj. Tiu modelo kondukis al fundado de grandaj insitutoj por malkapabluloj. Ankaŭ tiuj malkapabluloj, kiuj restis hejme, estas konsideritaj, ke ili ne povas decidi, kaj la societo traktis ilin kiel infanoj.