Lajos Kossuth: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
== Revolucio de 1848-49 ==
 
Li
Li iĝis en novembro de 1847 reprezentanto de departemento Pest kaj agadis en la hungara parlamento (tiam en [[Bratislavo|Pozsony]] [poĵonj]). Tiam okazis nedecida stato, ĉar en la suba ĉambro havis plimulton la opozicio, en la supra ĉambro la konservativuloj. La grandan ŝanĝon kaŭzis la franca revolucio, ekita je la 22-a de februaro 1848: eksciante pri tio, Kossuth resumis en granda parolo (3-an de marto) la farendajn taskojn por la burĝa revolucio. Li postulis konstitucion por la eternaj regionoj de la Habsburga Imperio. Liaj tradukitaj vortoj helpis la eksplodon de la viena revolucio ( ekinta la 13-an de marto) kaj forigon de la malamata kanceliero [[Klemens von Metternich|Metternich]].
 
Kossuth iĝis ano de tiu 100-membra parlamenta komisiono – elektita la 15-an de marto -, kiuj kunportis postulojn al la viena registaro. La panikanta viena registaro akceptis la leĝ-proponojn (Ferdinando la 5-a, signis ilin la 11-an de aprilo, tiel oni nomas tiujn leĝojn eĉ „apriliaj leĝoj”) kaj permesis elformi la unuan hungaran ministerion. La leĝoj alportis ŝtatan sendependecon de Hungario, respondecan registaron kaj tujan servutulan liberigon.. Pro tiu lasta, Kossuth iĝis tre populara inter la popolo.
 
En la registaro de grafo Lajos Batthyány (la nova hungara ĉefministro), Kossuth ricevis ministerion pri financaj aferoj kaj li iĝis ankaŭ la porparolanto de la registaro en la nova parlamento. Li volis nuran personunuon ene de la Habsburga Imperio inter Hungario kaj la imperio, tiel li laboris pri ties financaj, militaraj kaj diplomaciaj bazoj.
 
Komence de oktobro 1848, grafo Batthyány gróf abdikis kaj Kossuth iĝis la prezidanto de la (~provizora registaro) ’’Országos Honvédelmi Bizottmány’’ (Tutlanda Patrujdefenda Komisiono). Tiu organizaĵo organizis la hungaran kontraŭstaron kaj starigis dum kelkaj monatoj armeon, kiu sukcese agadis en printempo de 1849.
 
Kiam la aŭstra kortego deklaris la konstitucion de Olmütz en marto de 1849 (kiu reprenis ĉiun rajton de la hungaroj), Kossuth responde al tio deklaris la tutan sendependecon, ĉar li fidis je plia eksterlanda helpo. La Sendependiĝa Deklaro (Függetlenségi Nyilatkozat) estis eldonita la 14-an de aprilo kaj oni elektis Kossuth-on guberniestro-prezidento.
 
Kiam la Rusa Imperio invadis Hungarion kaj la lando estis preskaŭ tute venkita, Kossuth transdonis la potencon al Görgey (11-an de aŭgusto) kaj fuĝis al Turkio.
 
== en la elmigrejo ==