Usona Agentejo por Internacia Evoluo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La '''Usona Agentejo por Internacia Evoluo''' - [[angle]] ''United States Agency for International Development (USAID)'' - estas usona registara agentejo ĉefe respondeca pri la administrado de civila eksterlanda helpo. Responde al la promeso de la [[usona prezidanto]] [[Barack Obama]] de 2013 "kuniĝi kun niaj aliancanoj por elradikigi ekstreman malriĉecon en la venontaj du jardekoj," USAID deklaras la mision "kunlabori por fini ekstreman malriĉecon kaj antaŭenigi stabilajn, demokratiajn sociojn, per tio ankaŭ antaŭante la sekurecon kaj prosperon de Usono". USAID agadas en Afriko, Azio, Latinameriko kaj orienta Eŭropo.
 
La usona prezidanto [[John F. Kennedy]] kreis la agentejon el pluraj antaŭaj ŝtataj agentejoj en 1961 per plenuma ordono, por staritistarigi evoluhelpajn programojn en la areoj rajtigitaj de la [[Usona Kongreso]] per la "leĝo pri asisto al fremdaj landoj" (''Foreign Assistance Act''). [4] La Kongreso ĝisdatigas ĉi-tiun rajtigon tra ĉiujaraj mondonaj leĝoj (''funds appropriation acts'') kaj laŭnecese per pliaj leĝoj. Kvankam teknike sendependa federacia agentejo, USAID agadas en proksima kunlaboro kun kaj nome de la ekstera politiko gvidata de la [[prezidanto de Usono]], la [[usona ministro pri eksteraj rilatoj]], kaj la usona Nacia Konsilio pri Sekureco (''United States National Security Council'').
 
== Rilatoj al Esperanto ==