La '''Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio''' ({{lang-ru|Сове́т по ру́сскому языку́ при Президе́нте Росси́йской Федера́ции}}) estas oficiala organo ĉe la [[Prezidanto de Rusio]] celanta kunordigi la ŝtatan politikon pri subteno de la [[rusa lingvo]] — la oficiala lingvo de Rusio.
La konsilio estis fondita en [[junio de 2014]] laŭ ordono de la prezidanto [[Vladimir Putin]]. Laŭ [http://www.kremlin.ru/news/45877 sia regularo] ĝiaj ĉefaj taskoj estas:
* difino de ĉefaj direktoj kaj iloj por evoluado, defendado, subtenado de rusa lingvo, ilia realigo;
* kunordigo de agado de ŝtatorganoj en ĉi tiu agadkampo;
* kontrolo pri realigo de programoj pri disvastigo de rusa lingvo en la mondo.
La sama organizaĵo funkciis dum [[1995]] - [[1997]]. Dum [[1997]] — [[2004]] funkciis [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio]].
== Estraro ==
La estro estas konsilanto de la Prezidanto de Rusio [[Vladimir Tolstoj]]. Estraranoj estas prezidanto de [[Rusia akademio de edukado]] [[Ludmila Verbickaja]] kaj estro de [[Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj)|Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov]] [[Aleksandr Moldovan]]<ref>[http://www.rg.ru/2014/11/30/sovet-site.html Путин утвердил Толстого главой президиума Совета по русскому языку] (ruse)</ref>.