Kaspar Friedrich Lossius: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Graveco ==
Gravis Lossius ne tiom kiel teologo kiom en la rolo de pedagogo. En Erfurto li estis kunfondinto de la unua supera lernejo por knabinoj (1809), kiun li ankaŭ estris kelkan tempon. Krom praktika agado Lossius ankaŭ publikigis multajn faktekstojn pri pedagogio. Elstaras el la verkaro la ofte eldonita kaj plurlingven tradukita historio ''Gumal und Lina'' (1785; eldonejo Justus Perthes, [[Gotha]], en tri volumoj). La historio, kiun li subtitolis kiel "historion por infanoj por instruado kaj ĝuado, aparte por la lernado de la unuaj religiaj terminoj", ŝajne ekzakte trafis la guston tiutempan kaj de la fakuloj kaj de la junuloj. Liaj sciencaj kaj popularsciencaj skribaĵoj ege famigis Lossius. En la 1797-a jaro li iĝis membro de [[Akademie gemeinnütziger Wissenschaften]], ankaŭ pro la eldono de libro pri [[Eobanus Hessus]]. en 1905 la urbo nomis mallongan straton ĉe la [[Luiza-parko (Erfurt)|Luiza-parko]] por li.
 
Ĉe la paroĥejo de la komunumo de la Dominikana kirko (Predigerstraße nr 4) muntitis surmure memorigtabulo por Lossius, kiu multajn jarojn loĝis tie, kaj por lia kolego [[Johann Matthäus Meyfart]]. Sendube la Dominikana kirko konsideritis ĉiam la plej grava evangelia kirko de la urbo, kion atestis la agado de multego da elstaraj teologoj, pedagogoj kaj muzikistoj antaŭ kaj post Lossius. La skribmaniero de la antaŭnomo Kaspar kun la litero ''C'' sur la menciita memortabulo tamen ne estas korekta.