Sankta Maria de la Maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Santa Maria del Mar 2.jpg|right|thumb|Sankta Maria de la Maro: okcidenta fasado]]
[[dosiero:Bastaixos.jpg|right|thumb|La portistoj de La Ribera, kiuj alportis la ŝtonojn por la konstruo de la preĝejo (sur la pordoj de la ĉefa enirejo)]]
'''Sankta Maria de la Maro''' ([[kataluna lingvo|katalune]]: '''''Santa Maria del Mar''''', [[hispana lingvo|hispane]]: '''''Santa María del Mar''''') estas gotika preĝejo en [[Barcelono]], [[Hispanujo]]. Ĝi staras en la distrikto La Ribera, kaj oni konstruis ĝin inter 1329 kaj 1383, dum la florepoko de [[Katalunujo]] je superrego komerca kaj surmara. Ĝi estas elstara ekzemplo de kataluna [[gotika arĥitekturo]], kun pureco kaj unueco de la stilo, kiu alikaze estas nekutima por grandaj mezepokaj konstruaĵoj.<ref name="Cirici">Cirici, Alexandre. ''Barcelona paso a paso'', Barcelona, Editorial Teide, S.A. 2-a eld., 1981</ref>
== Historio ==
Laŭ legendo sur la loko, kiu nun staras la preĝejo, [[Jakobo la pli aĝa|apostolo Jakobo]] estus predikinta, kio estis kaŭzo por la konstruo de malgranda kapelo. Proksimume 304 tie estis entombigata Sankta Eŭlalja de Barcelono, kies restaĵoj tamen pli malfrue estis transigataj en la [[katedralo de Barcelono|katedralon]].<ref name="Schneider49">Veronika Schroeder, Barcelono, Munkeno 2011, p. 49</ref>
 
Unua skriba mencio de preĝejo ''Sankta Maria ĉe la maro'' originas el la jaro 998. La starigon de la nuna konstruaĵo iniciatis [[kanoniko]] Bernat Llull, kiu en 1324 estis nomumata ĉefdekano de Sankta Maria. La konstruo de la nuna preĝejo komenciĝis la 25-an de marto 1329 per la metado de la Unua Fundamentŝtono fare de reĝo Alfonso la 4-a de [[Reĝlando Aragono|Aragono]], kiel atestas tabulo en la latina kaj kataluna ĉe la fasado. Respondecaj arĥitektoj estis Berenguer de Montagut, kiu planis la konstruaĵon, kaj Ramón Despuig. Dum la konstruado ĉiuj [[gildo]]j de la distrikto Ribera kunlaboris.<ref name="Cirici"/> Aparte la portistoj donis libervolan gravan kontribuon, kion malgranda bronzotabulo ĉe la ĉefa portalo laŭde akcentas.<ref name="Schneider49"/> La muroj, flankaj kapeloj kaj fasadoj pretiĝis en la jaro 1350. En 1379 fajrego detruis esencajn partojn de la konstruaĵo, finfine la 3-an de novembro 1383 oni metis la lastan ŝtonon, kaj la 15-an de aŭgusto 1383 okazis la unua mescelebrado.
 
La 2-an de februaro 1428 tertremo kaŭzis gravajn difektojn kaj detruis la [[fenestrorozo]]n en la okcidenta fasado.<ref name="Hernàndez-Cros">Hernàndez-Cros, Josep Emili (eld.). ''Catàleg del Patrimoni Arquitectònic Històrico-Artístic de la Ciutat de Barcelona'', Barcelona, Ajuntament de Barcelona, 1987</ref> La nova fenestro laŭ [[flamgotika stilo]] finfariĝis en 1459<ref name="Cirici"/>, jaron poste oni enmetis la vitralojn.
 
En 1923 papo [[Pio la 11-a]] donis la titolon [[malgranda baziliko]] al la preĝejo. La 19-an kaj 20-an de julio 1936 komence de la [[Hispana Enlanda Milito]] eklezimalamaj grupoj detruis la bildojn kaj la barokan altaron.
== Referencoj ==
<references />