Katedralo de Toledo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
1a -> 1-a, eta
Linio 1:
[[Dosiero:KathedraleToledo.jpg|thumb|200px|righteta|Katedralo de Toledo]]
La '''Katedralo Sankta Maria de [[Toledo]]''', ([[Hispanio]]), nomata '''Primasa Katedralo de Toledo''', sidejo de la [[Ĉefdiocezo de Toledo|Ĉefdiocezo]], estas konstruaĵo konsiderata kiel la ''magnum opus'' (ĉefverkaĵo) de la [[gotiko|gotika arkitekturo]] en Hispanio. Ĝia konstruado komenciĝis en [[1226]] sub regado de [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Ferdinando la 3-a, ''la Sanktulo'']] kaj la lastaj gotikaj aldonaĵoj estis donitaj en la [[15-a jarcento]] kiam en [[1493]] estis fermataj la kriptoj de la centra navo, en la epoko de la [[Katolikaj Gereĝoj]].
 
Linio 6:
La urbo estis episkopejo de la [[Visigota Hispanio]]. La multnombraj [[Koncilioj de Toledo]] atestas la pasintan eklezian gravecon. En Toledo ankaŭ okazis la forĵuro de la [[arianismo]] de [[Rekaredo la 1-a]]. La [[islamo|muslima]] invado ne malaperigis la kristanan heredaĵon kaj la episkopejo translokiĝis kaj establiĝis en la [[preĝejo Sankta Maria de Alfizeno]].
 
La strukturo de la [[katedralo]] havas grandan influon de la plej bona franca gotiko de la [[13-a jarcento]] sed adaptita laŭ la hispana ŝato. Ĝi havas 120 m longe kaj 59 m larĝe. Ĝi estis konstruita sur la loko de iama moskeo kaj respektive de iama visigota preĝejo. La ĉefa enirejo triporda montras [[gotika]]n arton kaj estas ununuro kiu saviĝis el konstantaj restaŭradoj, same kiel la granda turo. Estis planita du turoj el kiuj konstruiĝis nur unu kiu enhavas la dikan [[sonorilo]]n (18 tunoj). La alia kun kupolo enhavas [[mozaraba]]n kapelon (komence de la 16a16-a jc.), tio estas ununura loko en Hispanio kie oni rajtis diri [[meso]]n en alia lingvo krom la latina. Krome la [[mozaraba lingvo]] (parolita de kristanoj en islama Hispanio) malaperis pro englutado fare de la novaj [[latinidaj lingvoj]]: [[kastilia]], [[aragona]] ktp. Plej malnova enirejo (13a13-a jc.) estas ''Chapinería'' aŭ de Horloĝo, kun krado kaj unikaj kaj enigmaj bildoj, kiu estis difektita per konstruo de horloĝujo en 18a jc. La Pordo de la Leonoj estas farita de flandroj en la 15a15-a jc. Reprezentas ĉieliron de la [[dipatrino]], sed tiu figuro estis farita en la 18a jc, dum la krado kaj la leonoj estas el la 17a jc. Super la pordoj estas reprezentoj de la virgulina endormigo, kaj dekstre legendo laŭ kiu atakinta judo mirakle restas kun manoj algluitaj al la ĉerko.
 
La katedralo suferis oftajn restaŭradon kaj fakte perdis sian originan aspekton. La interno estas kvinnava. En la [[18a jarcento]] oni konstruis la “Transparente” (travidebla, 1732) iu spaco okultrompila baze sur pentraĵoj, skulptaĵoj kaj lumeniro, troigo de la celoj de [[Baroko]]. Estas ankaŭ interesa [[retablo]], kradoj, elligna seĝaro de la ĥorejo kun bildoj de la konkero de Granado, kunsida salono kun portretoj de ĉiuj episkopoj ekde la 1a1-a jc, al la 20a20-a jc., vitraĵoj, ornamitega [[sakristio]] kun po unu pentraĵo respektive de [[El Greco]] kaj de [[Goya]], trezorejo ktp.
 
{{Projektoj}}
{{Commons|Category:Cathedral of Toledo}}
[[Kategorio:gotikaj katedraloj en Hispanujo]]
[[Kategorio:gotikaj konstruaĵoj en Hispanujo]]