SA-prizono Feldstrasse (Erfurt): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 2:
 
== Priskribo ==
Tuj post la potencakiro de la [[nazioj]] en januaro 1933 komenciĝis arestadoj pro esploro sub la respondeco de anoj de SchutzabteilungSturmabteilung (SA) en tuta Germanio. Ili nombriĝis inter la plej brutalaj flankaĵoj de la tiama politika ŝanĝo. Kontraŭuloj de [[Adolf Hitler]] arestitis kaj ofte torturitis. Precipe temis pri komunistoj kaj socialdemokratoj: tri el ili mortis en tiu ĉi prizono. Kontraŭuloj de la reĝimo originantaj el aliaj (politikaj/ideologiaj) grupoj aliloke en Erfurto malbontraktitis.
 
Fabriktereno en la malantaŭa korto de Feld-strato nr 18 funkciis kiel centra internigejo. De aprilo ĝis septembro 1933 vivaĉis surloke ĝis 100 personoj. Disde ĉi tie aŭ la polica malliberejo de sur [[Petersberg (Erfurt)|Peter-monteto]] la nenazioj estis transportitaj por specialaj pridemandadoj ekz. al la porhunda trejnejo ĉe la gastejo ''Zum Blumenthal'' (hodiaŭ: Oschatzer Weg) aŭ en la [[Steiger-arbaro (Erfurt)|Steiger-arbaron]]. Sed ankaŭ en la internigejo Feldstraße mem okazis nehomaĵoj fare de SA-sbiroj. La tuto pasis meze de loĝeja zono proksime de Ilversgehovener-placo. Sekve postmilitaj asertoj de najbaroj pri kompleta nescio de tiaj skandalaj rompoj de homaj rajtoj ne estas tro kredindaj.
 
== Oficialigo kiel memorigloko ==