Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 59:
:La falsan ligilon mi korektis. Nun do sekvos la artikolo[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 16:58, 28 Dec. 2014 (UTC)
::La ĝermo de la artikolo [[Brahmagupta]] nun estas verkita. Se aliaj volas grandigi kaj plibonigi, mi elkore invitas vin, almenaŭ do nia listo de la 1000 havendaj artikoloj nun kompletas (ĝi do evidente ĝis nun malkompletis!)[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 17:35, 28 Dec. 2014 (UTC)
:::Ankaŭ [[Jesuo Kristo]] ne havas la ŝablonon. Se oni metas ĝin nia listo de 1000 artikoloj enhavus 1001. Mi ne estas kristano sed konsideras, ke tiu artikolo estas pli grava ol [[Brahmagupta]] ekzemple. Tamen mi timas, ke ne estos la nura kazo. Nun mi trakuras la tutan liston: finis la biografiojn kaj pluiris. La anglalingva artikolo [[:en:Military]] estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Armearo). Tiele 1002. [[Malvarmumo]] ne nur ne havas ŝablonon sed havas nur 1 linion. Tiele 1003. Ankaŭ [[Rokaĵo]], [[Elektromagneta forto]], [[Pomo]], [[Lineara algebro]], [[Luktoarto]] kaj [[Vikingoj]] ne havas ŝablonojn. Tiele 1009. Krome la anglalingva artikolo [[:en:Gambling]] estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Hazardludo, sed eble pli bone Vetludo). Tiele 1010.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 18:45, 28 Dec. 2014 (UTC)
::::Pli kaj pli mi konfuziĝas: [[Interpola formulo de Brahmagupta]] neniam havis la ŝablonon. Do mi konkludas ke aŭ estas alia, tria perdita artikolo, aŭ nia listo ĉiam havis nur 999 artikolojn. La malantaŭan mi trovas malprobabla ĉar oni supozeble plurfoje kalkulis pasintece la tri subkategoriojn de la listo je mil.
::::Mi proponas ke ni kreu apartan paĝon listigantan la mil artikolojn anstataŭ dependi nur al efemera kategorio-paĝo. Jam evidentas kiel facile estas perdi artikolojn sen spuro, ĉu pro erara forigo aŭ ĉu pri intenca malhelpo. [[Uzanto:Tempodivalse|'''Tempodivalse''']] ([[Uzanto-Diskuto:Tempodivalse|diskuto]]) 23:07, 28 Dec. 2014 (UTC)
 
== Miaj notoj de Vikimanio 2014 ==