Katedralo de Astorgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Katedralo de Astorgo''' ([[hispana lingvo|hispane]]: '''''Catedral de Astorga'''''), dediĉata al [[Sankta Maria]], troviĝas en la urbo [[Astorgo]], [[provinco de Leono]], [[Aŭtonoma Komunumo]] [[Kastilio kaj Leono]], [[Hispanio]]. Ĝi estas la episkopa sidejo de la [[episkopujo]] de Astorgo kaj dokumenteble tenas ekde la 3-a jarcento la titolon Apostola.
Ĝi ekkonstruiĝis en [[1471]] ene de la sama murigita enklavo de la antaŭaj [[romaniko|romanikaj]] preĝejoj de la [[11-a jarcento|11-a]] kaj [[13-a jarcento|13-a]] jarcentoj kaj ĉi tiu, la lasta estis la bazo por la ampleksiĝo kie regas la malfrua gotika stilo. Kvankam la konstruado ne finiĝis ĝis la [[18-a jarcento]], en ĝi miksiĝis kaj kombiniĝis diversaj arkitekturaj stiloj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
Antaŭ la nuna konstruaĵo ekzistis preĝejo antaŭromanika kaj alia laŭ romanika stilo, konsekrata en la jaro 1069, kiu eble estus finkonstruata meze de la 13-a jarcento, sen ke ekzistas multaj notoj pri ĝia konstruiĝo. La nunan katedralon oni komencis konstrui komence de la 15-a jarcento (1471) laŭ [[gotika arĥitekturo]] (navoj kaj kapeloj) kaj daŭrigis la konstruadon en la postsekvaj jarcentoj per la suda portalo kaj du rektangulaj kapeloj laŭ [[renesanca]] stilo kaj la ĉefa fasado laŭ [[baroka]] arĥitekturo de la 18-a jarcento. La gotika verko havas eblajn ligojn kun la arĥitektoj Juan de Colonia kaj lia filo Simón de Colonia, rilate la originalan konstruaĵon, dum kiam la laborojn el la 16-a jarcento oni atribuas al Rodrigo Gil de Hontañón.<ref> Gómez Moreno, Manuel (1925). Catálogo Monumental de España. Provincia de León. Texto «ubicaciónMadrid » ignorado (ayuda)</ref>
== Referencoj ==
<references/>
== Ligoj eksteren ==
{{Commons|Category:Astorga Cathedral}}