Katedralo de Astorgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Katedralo de Astorgo''' ([[hispana lingvo|hispane]]: '''''Catedral de Astorga'''''), dediĉata al [[Sankta Maria]], troviĝas en la urbo [[Astorgo]], [[provinco de Leono]], [[Aŭtonoma Komunumo]] [[Kastilio kaj Leono]], [[Hispanio]]. Ĝi estas la episkopa sidejo de la [[episkopujo]] de Astorgo kaj dokumenteble tenas ekde la 3-a jarcento la titolon Apostola.
Ĝi ekkonstruiĝis en [[1471]] ene de la sama murigita enklavo de la antaŭaj [[romaniko|romanikaj]] preĝejoj de la [[11-a jarcento|11-a]] kaj [[13-a jarcento|13-a]] jarcentoj kaj ĉi tiu, la lasta estis la bazo por la ampleksiĝo kie regas la malfrua gotika stilo. Kvankam la konstruado ne finiĝis ĝis la [[18-a jarcento]], en ĝi miksiĝis kaj kombiniĝis diversaj arkitekturaj stiloj.
== Historio ==
 
Antaŭ la nuna konstruaĵo ekzistis preĝejo antaŭromanika kaj alia laŭ romanika stilo, konsekrata en la jaro 1069, kiu eble estus finkonstruata meze de la 13-a jarcento, sen ke ekzistas multaj notoj pri ĝia konstruiĝo. La nunan katedralon oni komencis konstrui komence de la 15-a jarcento (1471) laŭ [[gotika arĥitekturo]] (navoj kaj kapeloj) kaj daŭrigis la konstruadon en la postsekvaj jarcentoj per la suda portalo kaj du rektangulaj kapeloj laŭ [[renesanca]] stilo kaj la ĉefa fasado laŭ [[baroka]] arĥitekturo de la 18-a jarcento. La gotika verko havas eblajn ligojn kun la arĥitektoj Juan de Colonia kaj lia filo Simón de Colonia, rilate la originalan konstruaĵon, dum kiam la laborojn el la 16-a jarcento oni atribuas al Rodrigo Gil de Hontañón.<ref> Gómez Moreno, Manuel (1925). Catálogo Monumental de España. Provincia de León. Texto «ubicaciónMadrid » ignorado (ayuda)</ref>
== Arĥitekturo ==
[[dosiero:Astorga Catedral 37 by-dpc.jpg|eta|Ĉefa retablo de la katedralo]]
La katedralo havas la planon de baziliko kun tri navoj, kiuj plilongiĝas trans la romanikaj plano kaj kapeloj inter [[kontraŭforto]]j kaj tri plurlateraj [[absido]]j; la volboj estas [[krucripovolbo|krucoripaj]]. La pilastroj, kiuj ilin subtenas, ne havas kapitelojn, sed plilongiĝas unuiĝante kun ties ripoj. Ĝi havas du kvadratajn kun [[Spajro|turpintoj]] el [[ardezo]]. La klostro estas novklasikisma el la jaro 1755; ĝin kreis Gaspar López.<ref name="Riv335">[[#Riv95|Rivera Blanco 1995]]: p.335</ref>
 
La orientiĝo de la konstruaĵo estas nekutima, ĉar ĝia kapo direktiĝas nororienten, dum kiam la normala direkto estus la oriento. La [[ĥorejo]] entenas la retablon plej artisman el la alta [[renesanco]] en Hispanujo, kiun verkis skulptisto Gaspar Becerra. La ĥorejo de la ĉefa navo estas de flandra stilo kaj entenas interesan juglandolignan [[ĥorseĝaro]]n kun diligenta ĉizarto, aparte la renesancan seĝon de Sankta Toribio.
 
La konstruaĵo formas katedralan ensemblon, kiu entenas tri diferencajn areojn:
* La preĝejon.
* La episkopan arĥivon, kapitulan arĥivon kaj muzeon.
* La malsanulejon Sankta Johano Baptisto, fundita en la mezepoko.
Preskaŭ apud la katedralo troviĝas la [[Episkopa Palaco de Astorgo]], [[secesio (stilo)|secesia]] verko de arĥitekto [[Antoni Gaudí]]; la du konstruaĵoj formas harmonian ensemblon malgraŭ siaj diferencaj konstruepokoj.
 
La konstruaĵo suferis gravajn difektojn per la [[lisbona tertremo en 1755]] kaj dum la sekva jarcento konsiderindajn difektojn aparte en la klostro, kiujn kaŭzis [[Milito de Hispana Sendependiĝo|la trupoj de Napoleono]].
== Referencoj ==
<references/>