Trikmaŝino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Reviziis |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Aplikadoj por fabrikado de vestaĵoj: Korektis mistajpon |
||
Linio 41:
Fabrikado de vestaĵoj estas la plej ofta aplikado de trikmaŝinoj. Puloveroj, kardiganoj, trikitaj vestoj por virinoj estas produktataj tipe sur '''plattrikmaŝinoj''' aŭ '''cotton-maŝinoj''' ĉar tiuj estas konvenaj por triki edrojn (antaŭa kaj malantaŭa paneloj, manikoj, kolumo) en formo konformata al fasono, rezultante tre malmultan defalaĵon. Specialaj tipoj de plattrikmaŝino estas la aŭtomataj tipoj kiuj servas por triki ganton respektive ĉapon.
'''Rondtrikmaŝinoj''' estas uzataj pleje por produkti ŝtofon (
Por fabrikado de ŝtrumpoj, ŝtrumpetoj kaj ŝtrumppantalonoj estas uzataj specialaj rondtrikmaŝinoj de malgranda diametro (2,5–4 coloj). Laŭtempaj aŭtomataj ŝtrumptrikmaŝinoj laboras tre rapide kaj iuj tipoj kapablas fermi la piedpintejon direkte en la maŝino. (Laŭkutime ĉi tiu operacio estas apartigata.) Alispecaj ŝtrumpmaŝinoj, servantaj por fabriki fajnajn ŝtrumpojn por virinoj de nilono, trikas simplan tubon kaj la vera formo de la ŝtrumpo estos formigata per termotraktado. Ŝtrumppantalonoj estas produktataj el du apartaj ŝtrumpkruroj kiuj estos poste kunkudritaj, sed ekzistas ankaŭ modernaj ŝtrumptrikmaŝinoj kiuj pretigas la kompletan ŝtrumppantalonon en unu sola peco.
|