Manuelisma stilo: Malsamoj inter versioj

652 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
 
Grandparto el la manuelismaj konstruaĵoj ruinigis la granda [[lisbona tertremo en 1755]]. El la gravaj konstruaĵoj manuelstilaj konserviĝis la [[monaĥejo de Batalha|monaĥejo]] en [[Batalha]] kaj la [[kapitulejo]] de la Kristo-Monaĥejo en [[Tomar]]. La fenestroj de ĉi tiu salono estas riĉe ornamitaj ekstere per plastika, interplektita ŝipsnuregaro kaj naturmotivoj. Alia tre karakteriza motivo de la manuelismo estas la ringosfero, navigilo trovebla multvariece ĉe preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj. La abundega marisma simbolaro kreskegas je muroj, portaloj kaj fenestroj, ornamas monaĥejojn, preĝejojn kaj palastojn kaj grimpas je [[pilorio|malhonoraj kolonoj]].
 
Dise konserviĝis manuelismaj konstruaĵoj en la iamaj kolonioj de Portugalujo, ekzemple la Capela de&nbsp;Nossa Senhora do&nbsp;Baluarte sur la insulo Mozambiko, konstruata en 1522)<ref>Komp. ''[[:pt:Capela de Nossa Senhora do Baluarte|Capela de Nossa Senhora do Baluarte]]'', portugala vikipedio</ref> aŭ la preĝejoj Sankta Francisko kaj Prioreja de Rosário en [[Goa]] (nun [[monda heredaĵo de Unesko]]) same kiel sur la insulo [[Madeira]] per la katedralo de [[Funchal]] kaj sur la [[Acoroj]] per la preĝejo Matriz de São Sebastião.
 
En la pentrarto la nome ne konata Majstro de Sardoal estas konsiderenda kiel reprezentanto de manuelismo.
 
== Bildaro ==
25 926

redaktoj