Beatrix Potter: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Racconish (diskuto | kontribuoj)
img
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
Ŝia patro, ''Rupert William Potter'' (1832–1914), estis advokato, sed apenaŭ plu laboris en sia profesio, sed pasigis plejparton de sia tempo en sinjora klubo. La patrino, ''Helen Potter'', naskonomo ''Leech'' (1839–1932), pasigis grandan parton de sia tempo per akcepto de renomaj gastoj aŭ gastiĝo ĉe ili. Beatrix tial multe estis sola, vidis siajn gepatrojn nur vespere, tuj antaŭ la enlitiĝo, aŭ ĉe apartaj okazoj, kaj anstataŭe pasigis multan tempon kun siaj dombestoj. Inter alie ŝi havis hundon nomatan ''Spaniel Spot'', ranojn kaj du kuniklojn. Ŝia unua kuniklo, sekrete aĉetita kaj en papera saketo kontrabandita en la domon, nomiĝis ''Benjamin Bouncer'', la dua havis la nomon ''Peter''. Peter kaj Benjamin sekve ankaŭ estis la titoloj de ŝiaj unuaj porinfanaj romanoj, en kiuj kunikloj havis la plej gravajn rolojn: ''The Tale of Peter Rabbit'' (1902) kaj ''The Tale of Benjamin Bunny'' (1904). Ŝi dum multaj horoj observis la bestojn kaj ofte desegnis ilin.
 
La familio ekde la jaro 1871 pasigis la somerajn monatojn en kampara domo luprenita per la patro. Unue temis pri domo en la regiono [[Perthshire]] en Skotlando, ekde la jaro 1881 pri domo en la regiono [[Laga Distrikto]] de Anglio. En 1882 la familio konatiĝis kun la loka vikarovikario ''Canon Hardwicke Rawnsley'', kiu tre zorgiĝis pri la sekvoj de la industriigo kaj pliigo de turismo en la Laga Distrikto. En 1895 li kunfondis la organizaĵon ''[[National Trust]]'' cele al protekto de la pejzaĝo. Beatrix Potter sian tutan vivon havis apartan rilaton al tiu pejzaĝo kun krutaj montoj kaj malhelaj lagoj, kaj estis tre konvinkita pri la misio de vikaro Rawnsley, protekti tiujn naturajn trezorojn por estontaj generacioj.
 
<!--