Manuelisma stilo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[dosiero:Janela_Tomar.jpg|eta|Tipe manuelisma ŝipista simbolaro en [[Tomar]]]]
'''Manuelisma stilo''' (ankaŭ mallonge '''manuelismo''') estas pompa arĥitektura stilo, kiu aperis nur en la reĝlando [[Portugalujo]] de la frua [[16-a jarcento]]. La nanuelismomanuelismo nomiĝas laŭ reĝo [[Emanuelo la 1-a (Portugalujo)|Emanuelo la 1-a]] (li regis de 1495 ĝis 1521), kiu potencis dum fazo de alta bonstato ekonomia.
 
== Stila enordigo ==
[[dosiero:Spain-Portugal-1600.png|eta|Reĝlandoj Portugalujo (verda) kaj Hispanujo (flava) proks. 1600]]
Manuelismo estas la plej frua portugala kolonia [[stilo]] kaj estas konsiderenda kiel aparta formo de [[malfrua gotiko]], pliampleksigita per hispanaj, italaj kaj flandraj stilelementoj kaj per marismaj [[Ornamo (arto)|ornamaĵoj]] (ekzemple [[ŝnuro|ŝipa ŝnuregaro]]). Inspirojn ĝi ĉerpis el la marvojaĝoj de la ŝipistoj [[Vasco da Gama]] kaj [[Pedro Álvares Cabral]], kies malkovroj kaj konkeroj regalis Portugalujon siatempe apartan riĉaĵon. Per tio la stilo similas laŭ esenco al aliaj manierisme aspektaj stiloj de la finiĝanta [[gotika arĥitekturo]] (ekzemple [[flamgotiko]] en Francujo kaj Anglujo).
 
La manuelisma stilo transvivas en la ornamaĵoj de la portugala, [[hispanujo|hispana]], [[meksiko|meksika]] kaj kolonia [[barato|barata]] artoj, kiujn ĝi influis.
190 802

redaktoj