Septembra mateno: Malsamoj inter versioj

pentraĵo de Paul Émile Chabas
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:23, 31 dec. 2014

Septembra mateno
(Matinée de Septembre)
Paul Émile Chabas, 1911
Oleo sur kanvaso (163.8 × 216.5 cm)
Metropolita Muzeo de Arto (Novjorko, Usono)

Septembra mateno (france Matinée de septembre) estas polemika oleo-pentraĵo sur kanvaso finpretigita en 1911 de la franca pentristo Paul Émile Chabas. Ĝi estis pentrita dum pluraj someroj kaj bildigas nudan junulinon starantan en la malprofundaj akvoj de lago, kies surfaco okulloge brilas sub matena suno. Ŝi kliniĝas iom antaŭen kaj havas ambiguan pozon, kiu laŭ variaj opinioj montras geston de pudoro, senton de malvarmeco aŭ pli simple sinlavadon. Aliaj kritikistoj ankaŭ konsideris, ke tia pozo estas malica kaj favoras « fetiĉismon de senpekeco »[1].

Septembra mateno estis ekspoziciita por la unua fojo en la pentrosalono de Parizo de 1912. La nomo de ĝia unua proprietulo restas malklara. Certas tamen, ke S-ro Leono Mantaŝev akiris la pentraĵon fine de 1913, kaj transportis ĝin al Rusio. Ĝi malaperis post la oktobra revolucio de 1917 sed estis denove menciita en 1935, en la persona kolekto de Calouste Gulbenkian. Post lia morto, la verko estis vendita al negocisto el Filadelfio, kiu anonime donacis ĝin al la novjorka Metropolita Muzeo de Arto en 1957. La pentraĵo ĝis hodiaŭ tamen ne estas ekspoziciata.

De 1913, pluraj kopioj de la pentraĵo kaŭzis polemikon en Usono. En ambaŭ kazoj post la ekspoziciado de Septembra mateno, artnegocisto en Ĉikago estis akuzita pri maldececo, dum alia en Novjorko estis minacita pri proceso de virto-defendanto Anthony Comstock. En la sekva periodo, dum kiu oni volonte debatis en variaj gazetoj pri la legitimeco de artocenzuro, la verko estis reproduktita sub multegaj formoj, inkluzive de pingloj kaj kalendaroj. La pentraĵo de Chabas cetere inspiris kanzonojn, spektaklojn kaj filmojn. Sep milionoj da reproduktaĵoj estis entute venditaj, kvankam Chabas - kiu ne zorgis kopirajti sian verkon - neniam ricevis pagon. Kvankam pluraj virinoj klamis esti la pozistino de la pentristo, Chabas neniam malkaŝis ŝian nomon.

Paul Émile Chabas iam konfesis, ke tiu verko estis « ĉio, kion mi scias pri pentrado »[2]. Li cetere ne kontestis, ke li konsideris ĝin kiel sian plej notindan majstroverkon. Plejmultaj postaj kritikistoj tamen opiniis, ke Septembra mateno estas ekzemplo de kiĉa arto kaj valoras nur kiel historiaĵo.

Referencoj

  1. Brauer 2011, p. 122.
  2. Monfried 1971, p. 9.