René Centassi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Emile Coué
Linio 5:
Li vivis sian junecon en Egiptio, kie li unuafoje konatiĝis kun Esperanto, sed la afero restis sen sekvo. Dum sia 42-jara ĵurnalista kariero, li havis postenojn en diversaj landoj i.a. en Meksiko, Usono kaj Libano, kie li estis direktoro de la AFP-oficejo de Bejruto.
 
Post emeritiĝo, sub la titolo ''"Tous les jours, de mieux en mieux"'' (Ĉiutage, pli kaj pli bone), li kunverkis kun sia bofilo [[Gilbert Grellet]] biografion pri [[Emile Coué|Émile Coué]], kies verko - kaj metodo - "La regado de si mem per konscia aŭtosugesto", aperis en multaj lingvoj inter kiuj Esperanto. Tio, kaj la fakto ke [[Charles Baudouin]] - alia pioniro sur tiu tereno - estis esperantisto, memorigis lin pri la Internacia Lingvo.
 
Same kiel li defendis Émile Coué kontraŭ stulta kaj senfundamenta primokado, li volis doni al Esperanto la publikan honoron kiun ĝi meritas. Tio konkretiĝis post renkonto kun Henri Masson, kun kiu li kunverkis franclingvan biografion de Zamenhof sub la titolo ''"L'homme qui a défié Babel"'' (La homo kiu defiis Babelon). Ĝi aperis en 1995 ĉe la pariza eldonejo Ramsay. Dua eldono aperis en 2001 samtempe kun Esperanto-traduko. En 2005 aperis tradukoj en la hispana (''"El hombre que desafió a Babel"'') kaj korea. Ĉi lasta estis elektita de la korea eldonista mondo kiel "rekomendinda libro por la korea junularo -- 2005".